Lucillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Piedras Albas (Lucillo))
Lucillo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24723
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 361  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 6° 18′ U (mapo)42.410555555556-6.3044444444444Koordinatoj: 42° 25′ N, 6° 18′ U (mapo) [+]
Alto 1 216 m [+]
Areo 164,91 km² (16 491 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lucillo (Provinco Leono)
Lucillo (Provinco Leono)
DEC
Lucillo
Lucillo
Situo de Lucillo
Lucillo (Hispanio)
Lucillo (Hispanio)
DEC
Lucillo
Lucillo
Situo de Lucillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lucillo [+]
vdr

Lucillo [luZIljo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Cabrera, en la sudokcidento de la provinco. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, la leonan kaj la galegan. Foje ĝi estis atribuita al La Maragatería, aŭ al iama provinco Vierzo.

Komarkoj de la provinco Leono; La Cabrera plej sudokcidente, helverde.
Petrogligoj de Filiel.
Ermitejo de San Mamed en Lucillo.
Preĝejo de Sankta Marteno en Lucillo.
Historia fontano.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Boisán, Busnadiego, Chana de Somoza, Filiel, Lucillo, Molinaferrera, Piedras Albas kaj Pobladura de la Sierra, okupas totalan areon de 164,91 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 377 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 3 300 loĝantojn el la mezo de la 19-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 79 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de romia loĝado rilata al la orminado kaj eĉ petroglifoj de Prahistorio; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de La Cabrera estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]