Piemonta lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
piemonta lingvo (Piemontèis)
Parolata en regiono Piemonto en nordokcidenta Italio
Denaskaj parolantoj ĉ. 2 milionoj
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
hindeŭropa
Italika
Latinida
Gaŭlo-latinida
piemonta lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 roa
  SIL pms
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg
La Patro Nia

Pare nòst, ch'it ses ant ij Cej,
ch'a sia fàit sant tò nòm,
ch'a ven-a tò regn,
ch'a sia fàit tò vorèj,
coma 'n cel parèj an tèra.
Dane ancheuj nòst pan ëd mincadì,
e gavne nòstri débit,
'me noi i-j gavoma a nòsti debitor.
E lassne nen an tentassion,
ma liber-ne dal mal.

Àmen.
Mapo pri la piemonta lingvo

La piemonta lingvo – piemonte Piemontèis, itale Piemontese – estas latinida lingvo tradicie konsiderata dialekto de la itala lingvo, kiun parolas proksimume 2 milionoj da homoj en la regiono Piemonto en nordokcidenta Italio. Ekde la jaro 1981 ĝi estas de la Konsilio de Eŭropo oficiale agnoskita kiel malplimulta lingvo kaj troviĝas en la ruĝa listo de endanĝerigitaj lingvoj de Unesko. La lingvo apartenas al la okcidentlatinidaj lingvoj kaj listiĝas inter la gaŭlo-latinidaj lingvoj: fakte ĝi pli similas al la francaokcitana lingvoj ol al la norma itala lingvo, kiu apartenas al la orientlatinidaj lingvoj. Pralingvo de la piemonta estas la mezepoka vulgara latino, kiu miksiĝis kun lokaj keltaj lingvoinfluoj. Multaj vortoj venis el la arpitana lingvo, el keltaj kaj ĝermanaj lingvoj.

Kiel skriba lingvo la piemonta uziĝas ekde la fino de la 12-a jarcento. Dum la 16-a jarcento evoluis vasta literaturo kun nacilingva karaktero, kiu ampleksis ĉiujn literarajn formojn, poemojn samkiel romanojn, dramojn kaj epopeojn. Ekde la 19-a jarcento ankaŭ ekestis natursciencaj, lingvistikaj kaj literaturkritikaj tekstoj.

Ekzistas aparta vikipedia branĉo en la piemonta lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]