Pier Antonio Micheli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pier Antonio Micheli
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1679 (1679-12-11)
en Florenco
Morto 2-an de januaro 1737 (1737-01-02) (57-jaraĝa)
en Florenco
Mortokialo pulma malsano
Tombo Q3673645
Lingvoj itala
Okupo
Okupo botanikisto • fungosciencisto
vdr

Pier Antonio Micheli (la 11-an de decembro, 1679 - 1-an de januaro, 1737) estis konata itala botanikisto, profesoro pri botaniko en Pizo, kuratoro de la Orto Botanico di Firenze, verkinto de Nova plantarum genera iuxta Tournefortii methodum disposita. Li malkovris la sporojn de fungoj, estis gvida aŭtoritato sur kriptogamoj, kaj kreis plurajn gravajn genrojn de mikrofungoj inkluzive de Aspergillus kaj Botrytis.

Micheli naskiĝis en Florenco en 1679. Laŭ mallonga priskribo de la bibliotekoj de Universitato Harvard, li lernis mem la latinan kaj komencis la studon de plantoj en juna aĝo sub Bruno Tozzi. En 1706 li estis nomumita botanikisto al la Cosimo III de' Medici, Grandduko de Toskanio, direktoro de la Florenco-ĝardenoj, kaj profesoro ĉe la Universitato de Pizo.

Lia Nova plantarum genera (1729) estis grava paŝo en la kono pri fungoj. En tiu laboro, li donis priskribojn de 1900 plantoj, de kiuj proksimume 1400 estis priskribita je la unua fojo. Inter tiuj estis 900 fungoj kaj likenoj, akompanitaj per 73 plantoj. Tio inkludis informojn pri "la plantado, origino kaj kresko de fungoj, Mucor, kaj similaj plantoj", kaj estis la unua kiu emfazis, ke fungoj havas generajn korpojn aŭ sporojn.

Sur unu el liaj kolektantaj ekskursetoj, en 1736, li malsaniĝis je pleŭrito, pro kiu li baldaŭ poste mortis en Florenco.

La normo verkinto-mallongigo P. Micheli kutimas indiki tiun individuon kiel la verkinton dum citado de botanika nomo.