Saltu al enhavo

Pier Giorgio Frassati

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Pier Giorgio Frassati
Persona informo
Pier Giorgio Frassati
Naskiĝo 6-an de aprilo 1901 (1901-04-06)
en Torino
Morto 4-an de julio 1925 (1925-07-04) (24-jaraĝa)
en Torino
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per poliomjelito Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Turin Cathedral (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Politeknika Universitato de Torino
Sociale (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Alfredo Frassati (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Adélaïde Ametis (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Pedro Albizu Campos (en) Traduki • Luciana Frassati Gawronska (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo eldonisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo kristanismo • sociala laboro • karitato • katolikismo vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Pier Giorgio FRASSATI (naskiĝinta la 6-an de aprilo 1901 en Torino, mortinta samloke la 4-an de julio 1925) estis itala alpisto, estonta minada inĝeniero kaj tria ordenano de la dominikanoj. Sanktuligon de li faris en la 7.9.2025 papo Leono la 14-a. Lia patro Alfredo Frassati, agnostikulo, estis diplomato kaj fondis kaj estris la renomiĝintan ĵurnalon La Stampa.

Sen rimarko de la familianoj, Pier Giorgio ekservis la malriĉulojn torinajn, poste pere de Vincento-konferencoj organizitaj de Frédéric Ozanam; ilin Frassati membris de 1918. En 1919 li fariĝis membro de la Katolika studenta ligo kaj de Katolika Agado post kiam li ekstudis en Torino minadajn sciencojn. Lia ĉefa motivo por elekti la menciitan studon estis la eblo servi la ministojn en la nomo de Jesuo Kristo. De 1921, Frassati engaĝiĝis politike en la partio Partito Popolare Italiano kiu apogis sin sur la katolika sociala doktrino. Kiam lia patro ambasadoris en Berlino, Pier Giorgio estis gaststudento en Berlino kaj gastis en Freiburg ĉe la familio de la teologo Karl Rahner. Samjare li partoprenis en la unua kongreso de la porinteklektula unuiĝo Pax Romana. En 1922 li iĝis tria ordenano dominikana. Kun amikoj li fondis Societon de ujoj netuje takseblaj (Compagnia dei tipi loschi) kiu intencis flegi kristanan spiritecon dum longaj alpaj paŝadoj.

Post vizito en torinaj ladurboj li malsaniĝis je poliomjelito en 1925 mortonte post ses tagoj, la tagon antaŭ ekzameniĝo minadinĝenierika, en la aĝo de 24 jaroj. Laŭ la surprizo de la familianoj - kiuj estis neinformitaj pri lia karitata engaĝiĝo - miloj venis al la entombigo. Baldaŭ startis amasa kulto ĉirkaŭ li kaj al multaj katolikaj junularaj grupoj li modelis (ankaŭ koncerne grupan nomiĝon). En 1981 oni elterenigis en Pollone lian kadavron kiu evidentiĝis neputrinta. Sekve oni entombigis ĝin en flanka kapelo de la Torina katedralo.

En majo 1990 lia papa moŝto Johano Paŭlo la 2-a beatigis lin kaj ankaŭ liaj tri posteuloj ofte publike laŭdis Pier Giorgio Frassati kiel modelon de laika sankteco. En 2000 estis inaŭgurata en Piemonto la vojo Sentiero Frassati Internazionale di Pollone. En la 7.9.2025 la ĉefpontifiko Leono la 14-a kanonizis lin.[1]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Helene Moser: Pier Giorgio Frassati, ein moderner Christusträger. Verlag Ars sacra, München 1932.
  • Josef Stierli: Pier Giorgio Frassati. Ein Leben aus dem Glauben. Kanisiuswerk, Freiburg im Üechtland 1938.
  • Paul H. Schmidt: Pier Giorgio Frassati 1901–1925. Ein Vorbild für die Nachfolge Christi in schwieriger Zeit. Verlag Marianischer Digest, Bern 1993.
  • Carla Casalegno: Pier Giorgio Frassati. Una vita di preghiera. Piemme, Casale Monferrato 1988, ISBN 88-384-1256-1.
  • Carla Casalegno: Pier Giorgio Frassati. Effatà Editrice, Cantalupa 2013, ISBN 978-88-7402-871-9.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ "Concistoro Ordinario Pubblico per il voto su alcune caŭse di canonizzazione" - ĉe: Gazetara ofico de la Sankta Seĝo, 13.6.2025