Saltu al enhavo

Pierbattista Pizzaballa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierbattista Pizzaballa
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1965 (1965-04-21) (60-jaraĝa)
en Cologno al Serio
Religio katolikismo vd
Etno Italoj vd
Lingvoj italahebreaanglaaraba vd
Loĝloko Jerusalemo vd
Ŝtataneco Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Studium Biblicum Franciscanum Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Pierbattista Pizzaballa
Profesio
Okupo katolika episkopo (2016–)
katolika sacerdoto (1990–)
romkatolika diakono (1990–)
politikisto
bibliologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Jerusalemo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierbattista PIZZABALLA (naskiĝis la 21-an de aprilo 1965) estas itala franciskana monaĥo, kiu servas ekde la 24-a de oktobro 2020 kiel la latina patriarko de Jerusalemo.[1] La 30-an de septembro 2023, Pierbattisa estis levita al la rango de kardinalo fare de papo Francisko en solena ceremonio en la Vatikano en Romo. Ĉi tiu estas la unua fojo en la historio, ke la Latina Patriarko de Jerusalemo estas altigita al la rango de Kardinalo.

Kiel franciskana frato, li servis kiel Custos de la Sankta Lando de 2004 ĝis 2016 kaj kiel Apostolika Administranto de la latina Patriarkeco de 2016 ĝis 2020.

Pizzaballa estis naskita en Cologno al Serio proksime de Bergamo, Italio, kaj komencis sian ordenigo en la Franciskana Ordeno en Emilia-Romanjo en 1984 [2]. Li monaĥiĝis la 5-an de septembro 1989 kaj fariĝis pastro la 15-an de septembro 1990. Pizzaballa kompletigis siajn bakalaŭrajn studojn en teologio en Romo [3]. Li komencis servi en la Gardejo de la Sankta Lando en 1997, kaj samtempo studis teologion en la Franciskana Lernejo de la Biblio (Studium Biblicum Franciscanum) en Jerusalemo, kaj poste kompletigis sian magistron pri bibliaj studoj ĉe la Hebrea Universitato.

Inter 2001 kaj 2004, li etis abato de la Monaĥejo de Sankta Simono en Jerusalemo, kaj la 15-an de majo 2004, li estis nomumita kiel Gardisto dum sesjara postenperiodo. Lia posteno estis plilongigita en 2010 por pliaj tri jaroj, kaj denove en 2013. Krome, inter 2005 kaj 2008 li funkciis kiel deputito de la latina patriarko Michel Sabah por la aferoj de la hebrelingva kristana katolika komunumo, kaj ekde la 18-a de marto 2008 li estas membro de la Vatikana Komisiono por kristan-judaj rilatoj.

Interalie li partoprenas la konklavon 2025, la kunvenon de ĉiuj kardinaloj de tiu eklezio kiuj kunvenos en Vatikanurbo en majo 2025 por elekti la posteulon de papo Francisko, mortinta la 21-an de aprilo 2025, el inter ĉiuj kun-kardinaloj kiuj en la mortotago de Francisko estis malpli ol 80-jaraĝaj. Ĵurnalismaj observantoj de papaj elektoj konsideras lin inter tiuj kardinaloj pli verŝajnaj iĝi papo ol aliaj - do la internacia amaskomunikilaro deklaris lin aparte "papigebla" kandidato.[4][5][6]

Krom lia denaska itala, li ankaŭ parolas la anglan, la araban kaj la hebrean[7].

  • La presenza francescana in Terra santa, Franciscan Printing Press, 2005, (ISBN 978-88-6-24000-91)
  • Terra Santa, con intervista di Giorgio Acquaviva, Editrice La Scuola, Brescia, 2008, 122 paĝoj, (ISBN 978-88-35023-142)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Ŝablono:Victempo