Piero Sraffa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piero Sraffa
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1898 (1898-08-05)
en Torino
Morto 3-an de septembro 1983 (1983-09-03) (85-jaraĝa)
en Kembriĝo
Lingvoj anglaitala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Londona Lernejo de EkonomikoUniversitato de Torino
Familio
Patro Angelo Sraffa
Okupo
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto
vdr

Piero SRAFFA (Torino, 5a de aŭgusto 1898 - Kembriĝo (Anglio), 3a de septembro 1983) estis influa itala ekonomikisto. Lia verko "Produktado de varoj pere de varoj" estas konsiderata kiel la refondo de la klasika ekonomika skolo aŭ nomita ankaŭ "novrikarda".

Li gradiĝis en la Universitato de Torino en 1920, per disertacio pri la inflacio en Italio dum la periodo de la Unua Mondmilito kun Luigi Einaudi, grava ekonomikisto kaj poste prezidento de Italio. En 1921 li jam verkis por Keynes. Poste li estis nomumita profesoro pri politika ekonomiko en Perugia kaj poste en Cagliari. En tiu periodo, Sraffa deklaris sin marksisto kaj amikiĝis kun Antonio Gramsci, ĉefa estro de la Itala Komunista Partio, kaj publikigis kelkajn artikolojn en la gazeto L'Ordine Nouvo.

Per la verko "Pri la rilatoj inter kosto kaj produktita kvanto", de 1925, li entreprenis la reviziadon de la teorio de la prezoj, sed ankoraŭ kadre de la teorio de la "marĝena utileco". En 1927, John Maynard Keynes, savis lin el la risko kiun Sraffa povus suferi pro la diktaturo de la Faŝisma Italio invitante lin al la Universitato de Kembriĝo kie li kontaktis kun Ludwig Wittgenstein kaj Frank Ramsey; poste li dediĉis sin al la studado de la verkoj de David Ricardo.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • L'inflazione monetaria in Italia durante e dopo la guerra, Milano, Premiata Scuola Tip. Salesiana, 1920; rist. in Economia Politica. Rivista di Teoria e Analisi, il Mulino, XI, n.2, agosto 1994, pp. 163–196.
  • The Bank Crisis in Italy, The Economic Journal, 1922, 36 (126) (Junio), pp. 178–197.
  • L'attuale situazione delle banche italiane, Manchester Guardian Commercial - La Ricostruzione dell'Europa, 1922, n.11 (7 decembre), pp. 694–695.
  • Sulle relazioni fra costo e quantità prodotta, Annali di economia, II, 1925, pp. 277–328; rist. in Sraffa, P., Saggi, Il Mulino, Bologna, 1986 (A. Roncaglia kaj J. Eatwell: On the Relation Between Costs and Quantity Produced).
  • The Laws of Returns under Competitive Conditions, The Economic Journal, XXXVI, 1926, pp. 535–550; trad. de P. Baffi, Le leggi della produttività in regime di concorrenza in Economia pura, a cura di G. del Vecchio, Utet, Torino, 1937; rist. in Sraffa, P., Saggi, Il Mulino, Bologna, 1986.
  • D. H. Robertson, Piero Sraffa kaj G. F. Shove, "Increasing Returns and the Representative Firm", The Economic Journal, Vol. 40, No. 157 (Mar., 1930), pp. 79–116.
  • Piero Sraffa kaj L. Einaudi, "An Alleged Correction of Ricardo", The Quarterly Journal of Economics, Vol. 44, No. 3 (May, 1930), pp. 539–545.
  • Dr. Hayek on Money and Capital, The Economic Journal, 1932, 42: 42–53.
  • A Rejoinder, The Economic Journal, 1932, 42 (Junio): 249–51.
  • Malthus on Public Works, The Economic Journal, 1955, 259 (Sept.): 543-544.
  • Introduzione a David Ricardo, Works and Correspondence, a cura di P. Sraffa, Cambridge University Press, Cambridge, 1951-1955 (voll. I-X) e 1973 (vol. XI, indici), vol. I: pp. XIII-LXII.
  • Production of Commodities by means of Commodities. Prelude to a Critique of Economic Theory, Cambridge University Press, Cambridge, 1960.
  • Produzione di merci a mezzo di merci. Premesse ad una critica della teoria economica, Einaudi, Torino, 1960
  • Saggi, Il Mulino, Bologna, 1986.
  • Introduzione ai “Principi” di Ricardo, con una postfazione di Giorgio Gattei, Cappelli, Bologna, 1979.
  • Lettere editoriali (1947-1975), Einaudi, Torino, 2016.