Piero della Francesca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piero della Francesca
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1414 (1414-11-30)
en Sansepolcro
Morto 12-an de oktobro 1492 (1492-10-12) (77-jaraĝa)
en Sansepolcro
Lingvoj latinaitala
Okupo
Okupo pentristo • matematikisto • artoteoriisto
Verkoj Madonna di Senigallia
Resurekto
Madono de la akuŝo
vdr

Piero della Francesca [PJEro DEla franĈEska] (* proksimume 1416[1] en Borgo San Sepolcro (nun: Sansepolcro), Toskanio; m. 12-an de oktobro 1492 samloke; fakte Pietro di Benedetto dei Franceschi, ankaŭ Pietro Borgliese) estis itala pentristo de la frurenesanco, artoteoriisto kaj matematikisto.

Madonna del Parto (Madono de la nasko)

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Aparte arthistorie gravaj estas liaj freskoj en la preĝejo San Francesco en Arezzo, kiuj estis restaŭritaj ekde 1991 ĝis 1996: La sonĝo de Konstantino, La reĝino de Saba adoras la krucolignon (ambaŭ en la ciklo „Legendo de la vera kruco“). Plua fresko troviĝis kun sia mondfama Madonna del Parto (Madono de la nasko) en la pentrinda vilaĝo (10 km sude de Sansepolcro en Toskanio) en la tiea kapelo. Ekde la multekosta restaŭrado en 1992/93 oni povas rigardadi la freskon en aparte instalita muzeo en la iama bazlernejo de Monterchi.

Pluaj famaj verkoj estas Baptado de Kristo, Pala Montefeltro, Il doppio ritratto dei duchi di Urbino: Battista Sforza e Federico da Montefeltro, e i Trionfi, same kiel la Releviĝo de Kristo.

Li verkis grandaĝe ankaŭ gravajn artteoriajn librojn, kiuj unuavice okupiĝas pri perspektivo, geometrio kaj trigonometrio: De prospectiva pingendi kaj Libellus de quinque corporibus regularibus. Piero della Francesca estis la unua pentristo, kiu provis solvi perspektivajn problemojn helpe de matematiko resp. perfektigi la traktadon de perspektivo per geometriaj kaj matematikaj rimedoj. Krome en Biblioteca Laurenziana en Florenco ekzistas traktaĵo de li nome Del Abaco.

Al liaj lernantoj supozeble apartenus Luca Signorelli kaj Pietro Perugino same kiel matematikisto Luca Pacioli (proksimume 1445-1514).

Sian testamenton li skribis la 5-an de julio 1487. Kvin jarojn poste li mortis blindiĝinte kaj soliĝinte en sia naskiĝloko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Il Battesimo di Cristo (Taufe Christi), 1440. National Gallery, Londono
  • Il Polittico della Misericordia (Madono de la kompato), proksimume 1445-1462. Museo Civico, Sansepolcro
  • La Madonna del Parto (Madono de la nasko), Fresko, proksimume 1450-1455 oder 1475. Museo della Madonna del Parto, Monterchi
  • San Gerolamo kaj San Gerolamo e un devoto, proksimume 1448-1451. Staatliche Museen zu Berlin kaj Gallerie dell’Accademia, Venecio
  • Sigismondo Pandolfo Malatesta, 1450/51. Musée du Louvre, Parizo
  • Sigismondo Pandolfo Malatesta in preghiera davanti a San Sigismondo (Sigismondo Malatesta kaj Sankta Sigismmondo), Fresko, 1451. Tempio Malatestiano, Rimini
  • La Leggenda della Vera Croce (la legendo de la vera kruco), Fresko, proksimume 1454 ĝis 1459. preĝejo de San Francesco, Arezzo
  • La Flagellazione (La skurĝado de Kristo), proksimume 1452 aŭ 1460. Galleria Nazionale delle Marche , Urbino
  • Il Polittico di Sant’Antonio, inter 1460 kaj. Galleria Nazionale dell’Umbria, Perugia
  • Il Polittico di Sant’Agostino, 1460-1469. National Gallery, Londono kaj Frick Collection, Novjorko kaj Museo Poldi Pezzoli, Milano kaj Museu Nacional de Arte Antiga, Lisbono kaj National Gallery of Art, Vaŝingtono
  • La Resurrezione (Releviĝo de Kristo), Fresko, proksimume 1460. Museo Civico, Sansepolcro
  • La Maddalena, Fresko, proksimume 1466. katedralo, Arezzo
  • Ercole, Fresko, um 1470. Isabella Stewart Gardner Museum, Bostono
  • Il doppio ritratto dei duchi di Urbino: Battista Sforza e Federico da Montefeltro, e i Trionfi (Duobla portreto de la gedukoj de Urbino: Battista Sforza kaj Federico da Montefeltro), diptiko, 1465/66 aŭ proksimume 1473. Galleria degli Uffizi, Florenco
  • La Pala Montefeltro (Maria kun fileto, ĉirkaŭataj de sanktuloj), 1459-1462 aŭ 1465. Pinacoteca di Brera, Milano
  • La Madonna col Bambino e quattro Santi, inter 1450 kaj 1470. Clark Art Institute, Williamstown (Masaĉuseco)
  • La Madonna di Senigallia (Madono kun fileto), 1472. Galleria Nazionale delle Marche, Urbino
  • La Natività (La naskiĝo de Kristo), 1470. National Gallery, Londono

Traktaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • De prospectiva pingendi. Eldonita far G. Nicco-Fasola. Florenco 1984.
  • Trattato d’abaco. Eldonita far Gino Arrighi. PiZo 1970.
  • De corporis regolaribus. Eldonita far G. Mancini. Romo 1909.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carlo Bertelli: Piero della Francesca. Leben und Werk des Meisters der Frührenaissance. Kolonjo 1992, ISBN 3-7701-3058-8
  • Birgit Laskowski: Meister der italienischen Kunst – Piero della Francesca. Ullmann/Tandem, 2007, ISBN 3-8331-3753-3
  • Anna Maria Maetzke: Piero della Francesca. Silvana Editoriale, Milano 1998, ISBN 88-8215-124-7
  • Bernd Roeck: Mörder, Maler und Mäzene. Piero della Francescas „Geißelung“. Eine kunsthistorische Kriminalgeschichte. eldonejo C. H. Beck, Munkeno 2006, ISBN 3-406-55035-5

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Piero della Francesca en la germana Vikipedio.