Saltu al enhavo

Pirogo (kulinario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pierogi)

Pirogo (ruse пирог [piróg]; pole pierog) estas farĉita kuko vaste populara en Pollando, Litovio, Rusio, Belorusio, Ukrainio, Ĉinio, Japanio kaj Italio.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Pirogoj estas farĉitaj kukoj preparitaj el faruna maso maldike rulpremita kaj plenigitaj per diversaj farĉaĵoj, kaj poste bakitaj, rostitaj aŭ frititaj en oleo.

En Pollando, kutimaj farĉoj estas viando (iomete fritita viandhaketaĵo, en litovaj koldunoj - kruda viando), acida brasiko kun fungoj (komune muelita), sezonaj fruktoj (mirteloj, fragoj ktp.), fagopira kaĉo, teroomoj kazeo ktp.

En aliaj landoj kiel farĉaĵo estas uzataj ankaŭ kuiritaj ovoj, fiŝoj, spinaco, marmelado aŭ eĉ ĉokolado kaj mielo.

Similaj pladoj

[redakti | redakti fonton]

Similaj, sed bolkuiritaj pladoj estas rusaj pelmenoj kaj ukrainaj varenikoj. En Italio ekzistas ravioloj kaj tortellini, en Ĉinio oni manĝas: wonton, guo tie kaj ĝozon. En sudokcidenta Germanio, Baden-Virtembergo, popularaj estas Maultaschen, kun farĉo kazea, vianda aŭ legoma, en formo de rektangulo; origine ili devenas de ŝvaba kuirarto.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]