Pierre-Gaspard Chaumette

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre-Gaspard Chaumette
Persona informo
Aliaj nomoj Anaxagoras Chaumette
Naskiĝo 24-an de majo 1763 (1763-05-24)
en Nevers
Morto 13-an de aprilo 1794 (1794-04-13) (30-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo senkapigo
Tombo Errancis Cemetery
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Parizo
Okupo
Okupo advokatopolitikistobotanikisto
vdr

Pierre-Gaspard Chaumette alinome Anaksagoro (naskiĝis la 24-an de majo 1763 en Nevers (Nièvre), mortis la 13-an de aprilo 1794 en Parizo) estis membro de la Franca Revolucio.

Li alvenis al Parizo en 1790 kaj iĝis ĵurnalisto. En 1792 li estis elektita prokuroro de la Pariza Komunumo, li fondis gravan revolucian movadon kaj iĝis peranto de la popolo, la "senkulotuloj", kun Hébert. Li luktis favore al la demokratio kaj postulis kontrolon de la elektitoj. Li aliĝis al la Klubo de la Kordistoj por atingi la malaperon de la monarkio kaj oni supozas, ke li estis ateisto: atakis la nobelaron kaj la pastraron (kaj inverse) kaj defendis la malkristanigon de la socio; li estis unu el la ĉefaj defendantoj de la anstataŭigo de la katolikaj ceremonioj per la kulto al la Racio kiel diino. Dum la Teroro li akrigis siajn kritikojn, li estis arestita la 23-an de marto 1794 kaj estis ekzekutita la 24-an.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BOSSUT Nicole, Chaumette porte-parole sans culotte, CTHS, 1998
  • Dictionnaire historique de la révolution française, sous la direction de Jean-François Surrateau et François Gendron, PUF, 1989