Pierre Basile

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Basile
Persona informo
Naskiĝo nekonata
Morto 6-a de Aprilo, 1199
Mortokialo pendumo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo militisto
vdr

Pierre BASILE estas, laŭ la kronikistoj Roger de Wendover kaj Bernard Itier, bibliotekisto de la Abatejo de Saint-Martial de Limoĝo, nome la limoĝa kavaliro kiu letale faris vundon al Rikardo la Leonkora dum la sieĝo de la kastelo de Châlus-Chabrol la 26-an de marto 1199. Li faris tion pere de arbalesto kiu trafis la reĝon de Anglio ĉe la bazo de la kolo.

Pierre Basile estis naskita en Dordogne, nome en Firbeix, franca komunumo proksime de Châlus[1][2][3][4].

Dekstre surture, la arbalestisto Pierre Basile vidante Rikardon la Leonkoran.

Kvankam Rikardo, jam vundita sed ankoraŭ ne mortanta, ordonis, ke Basile ne suferu punon, post la morto de la reĝo oni ekzekutis Basile unue per senhaŭtigo kaj poste per pendumado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Flori, Jean (1999). Richard Coeur de Lion.
  • Meade, Marion Eleanor of Aquitaine.