Pierre Boulle

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La franca verkisto Pierre BOULLE [pjer bul] naskiĝis je la 21-a de februaro 1912 en Avignon kaj mortis je la 31-a de januaro 1994 en Parizo. Pluraj verkoj de Boulle temas pri Sud-Orienta Azio, kie la aŭtoro pasigis grandan parton de sia vivo. Plej fama estas la romano Le pont de la rivière Kwaï (= La ponto trans rivero Kwai), pro kies samnoma filmscenaro Boulle en la jaro 1958 gajnis Oskaron. La verko estas pure fikcia, kvankam ĝia temo ligiĝas al reala okazo de konstruado de fervojo fare de japanoj, parte per helpo de militkaptituloj, kaj rivero Kwai vere ekzistas en la regiono. Ankaŭ lia sciencfikcia romano La planète des singes (= La planedo de la simioj) estis tre sukcese filmigita. La filmo el jaro 1968 estas multoble Oskar-premiita klasikaĵo, sed tiu de jaro 2001 pli fidele sekvas la romanon de Boulle.

Famaj verkoj