Pierre Capretz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Capretz
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1925 (1925-01-30)
en Mazamet
Morto 1-an de aprilo 2014 (2014-04-01) (89-jaraĝa)
en Aix-en-Provence
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Profesio
Okupo verkistolingvisto • romanisto • universitata instruisto vd
Laborkampo lingvosciencoromanistikoaltlernejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierre Jean Capretz (Mazamet, la 30-an de januaro 1925Aix-en-Provence, la 2-an de aprilo 2014) estis franca klerigisto kaj verkisto, konata pro la entreprenado de aŭdvidaj metodoj por instruado de la franca[1]

Diplomito de la Universitato de Parizo pri Juro (1947), li ekinstruis la francan en 1949 en la Universitato de Florido, Usono. En 1956 li eklaboris en la Universitato Yale, kie li poste fariĝis direktoro de lingvo-laboratorio. Li fariĝis vaste konata kiel kreinto kaj prezentisto de la televidseria instrumetodo ĉe la usona publika televida ĉeno PBS, French in Action, produktita en 1987. Kun praktikaj situacioj travivitaj de paro usona-franca, la serio atingis vastan publikon kun sukceso kaj estis prezentita en pluraj landoj. En 2010 oni faris en Yale renkonton por celebri la 25 jarojn de la serio, kun Capretz kaj la aktoroj.

Li ricevis honoran titolon Doctor of Letters (doktoro pri beletro) de Middlebury College en aŭgusto 1993. Capretz reiris al Francio, kie li mortis preskaŭ 90-jaraĝa.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]