Pierre Charles Le Monnier
| Pierre Charles Le Monnier | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Pierre Charles Le Monnier | |||||
| Naskiĝo | 20-an de novembro 1715 en Parizo | ||||
| Morto | 3-an de aprilo 1799 (83-jaraĝa) en Les Hérils | ||||
| Lingvoj | franca vd | ||||
| Ŝtataneco | Francio | ||||
| Alma mater | Akademio de Sciencoj de Francio | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Pierre Lemonnier (mul) | ||||
| Gefratoj | Louis Guillaume Le Monnier (mul) | ||||
| Infanoj | Adélaïde Le Monnier (mul) | ||||
| Parencoj | Joseph-Louis Lagrange (bofilo) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | astronomo profesoro fizikisto sciencisto | ||||
| Laborkampo | astronomio kaj fiziko | ||||
| Aktiva en | Parizo vd | ||||
| Doktoreca konsilisto | Pierre Louis Moreau de Maupertuis • Alexis Clairaut vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pierre Charles LE MONNIER (aŭ Lemonnier) (Parizo, 20a de novembro 1715 – Bayeux, 3a de aprilo 1799) estis franca astronomo, kiu faris gravajn atingojn kaj en astronomio kaj en geodezio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis filo de la filozofo kaj matematikisto Pierre Lemonnier, registris sian unuan astronomian observadon antaŭ iĝi 16-jarulo, kaj la prezentado de prilaborita luna mapo havigis al li nomumon kiel membro de la Akademio de Sciencoj de Francio en 1736, kiam ŝi estis nur 20-jaraĝa. Tiun saman jaron li estis elektita por partopreni en la ekspedicio de 1736–1737 al Laplando, estrita de Pierre Louis Maupertuis kaj Alexis Claude Clairaut, por determini ĉu la Tero estas elipsoido ebena en la polusoj. En 1738, tuj post sia reveno, li prelegis memortekston antaŭ la Akademia, pri la avantaĝoj de la metodo de John Flamsteed por determini la rektascensiojn. La Royal Society nomumis lin membro la 5an de aprilo 1739.
Li estis instruisto en la Collège de France el 1746, estante la unua instruisto pri astronomio de Joseph Lalande, kun kiu li ege disputis. Li estis ankaŭ la astronomo preferita de Ludoviko la 15-a , kiu havigis al li la necesajn rimedojn por akiri la multekostajn astronomiajn instrumentojn de tiam, multaj el ili de angla produktado.
La determinado de la ŝanĝoj en la atmosfera refrakcio en somero kaj vintro kaj la reformo de la sunaj tabeloj, estas inter liaj plej bonaj kontribuoj al la astronomio. La observoj de Le Monnier, faritaj en 1743 helpe de gnomono en la Preĝejo Saint-Sulpice de Parizo, indikis, kompare kun mezuroj fare de Giovanni Cassini en Bolonjo en 1656, malpliigon de la aksa kliniĝo.
Li aktive partoprenis en la disvastigo de anglaj verkoj de astronomio, ĉefe de tiuj de John Flamsteed kaj Isaac Newton, kontribuante tiel al la reformo de la franca praktika astronomio. Oni atribuas al li ankaŭ nombrajn observojn de la supozita stelo kiu finfine estis la planedo Urano, ĝis ĝi estis malkovrita de Sir William Herschel en 1781.
Ĉefaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Histoire céleste, 1741
- Théorie des comètes, 1743
- Institution astronomique, 1746
- Nouveau zodiaque, 1755
- Observations de la lune, du soleil, et des étoiles fixes, 1751–1775
- Loix du magnétisme, 1776–1778
- Astronomie nautique lunaire, 1771
- Essai sur les marées, 1774

