Peyo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pierre Culliford)
Peyo
Persona informo
Pierre Culliford (belgique)
Naskonomo Pierre Culliford
Naskiĝo 25-an de junio 1928 (1928-06-25)
en Schaarbeek
Morto 24-an de decembro 1992 (1992-12-24) (64-jaraĝa)
en Bruselo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Brusela Reĝa Akademio de Belaj Artoj vd
Subskribo Peyo
Familio
Edz(in)o Nine Culliford vd
Infanoj Thierry Culliford vd
Profesio
Alia nomo Peyo vd
Okupo bildliteraturistoscenaristo • kartunisto vd
Laborkampo pentradobildliteraturo vd
Verkado
Verkoj Smurfo ❦
Johan kaj Pirlouit ❦
Benoît Brisefer ❦
Jacky kaj Célestin ❦
Poussy vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Peyo, civilnome Pierre Culliford, (naskiĝis la 25-an de junio 1928 en Bruselo, mortis tie la 24-an de decembro 1992) estis belga desegnisto de bildstrioj. Lia plej sukcesa kreaĵo estis la Smurfoj.

La pseŭdonimon "Peyo" [pejO] kreis la neveto de la aŭtoro, kiu malsukcese provis prononci la vorton "pierrot" (pieroto).

Biografio[redakti | redakti fonton]

La patro de Peyo estis anglo, lia patrino belgino. En sia junaĝo li legis multe la bildstriaj magazinoj kaj ekhavis la deziron iĝi desegnisto de desegnitaj filmoj. Post ne tre sukcesaj spertoj ĉe studio CBA li transiris al reklama desegnado kaj krome publikigis komikajn bildstriojn en diversaj revuoj.

En 1958 li unuafoje prezentis la smurfojn en aventuro de alia serio, kaj surprize konstatis, ke la legantoj ŝategis tiujn uletojn. Pro tio li desegnis kerne smurfan historion kaj pro la sukceso koncentriĝis al tiu temo. En la 1970-aj jaroj ekestis filmoj pri la smurfoj kaj firmigis la sukceson.

Aliaj kreaĵoj:

En la aĝo de 64 jaroj Peyo serioze malsaniĝis kaj mortis je antaŭkristnaska vespero de 1992.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]