Pierre Janton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Janton
Persona informo
Naskiĝo 30-a de aŭgusto 1933
en Liono (Francio)
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Clermont-Ferrand
Nacieco franco
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantistoesperantologo
Esperanto
Verkis en Esperanto L'Espéranto
Aliaj aktivaĵoj Profesoro pri la Angla literaturo, protestanta teologo
Akademiano AIS San-Marino
vdr

Pierre JANTON estas franca universitata filologo pri anglaj lingvo kaj literaturo, kaj teologo. Li instruis la anglan kaj Esperanton en la universitato de Clermont-Ferrand kaj emeritiĝis en 2008. Tre konata estas lia franclingva libro L'Espéranto, kiu aperis en la serio Que sais-je?, havis kvar eldonojn kaj estis tradukita al la hispana, germana, nederlanda, angla kaj persa lingvoj kaj – en 1988 – en Esperanton.[1]

Pierre Janton estas plena membro de AIS San-Marino de 1985, do ekde ties oficiala fondo. Li verkis en la franca interalie pri historiaj kaj religi-historiaj temoj kaj tradukis la libron Hilelismo - propono pri solvo de la hebrea demando de L. L. Zamenhof en la francan[2]. Kune kun Humphrey Tonkin li verkis la libron Esperanto: Language, Literature, and Community (Esperanto: lingvo, literaturo kaj komunumo). En 2002, Heroldo de Esperanto, raportas ke Janton estis kandidato ĉe lokaj balotoj por la franca ekstremdekstra partio Le Pen, por pruvi ke 'Esperantio ne estas movado sed popolo, kun ĉiuj eblaj tendencoj'[3].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • John Knox (ca. 1513-1572), l’homme et l’œuvre, Paris, Didier, 1967
  • L‘éloquence et la rhétorique dans les sermons de Hugh Latimer (étude de l’art et de la technique oratoire), Paris, P.U.F., 1968
  • Concept et sentiment de l’Église chez John Knox, le réformateur écossais, Paris, P.U.F., 1972
  • L'espéranto, Paris, P.U.F., 1973, 1977 (2-a eld.), 1989 (3-a eld.), 1994 (4-a eld., ISBN 2-13-042569-0)
  • Enkonduko al Ŝekspiro, Liège, S.U.K., 1975
  • Cette violence d’abandon qu'est la prière, Paris, Desclée, 1982
  • Voies et visages de la Réforme au XVIe siècle, Paris, Desclée, 1986 ; Éd. du Cerf, 2015 (ISBN 978-2-204-09156-5)
  • Les Protestants français, Paris, Brépols, 1995 (ISBN 2-503-50466-3)
  • Au fond du puits, Nice, éd. Bénévent, 2007 (ISBN 978-2-7563-0682-7)
  • Jean Calvin, ministre de la parole : 1509-1564, Paris, Éd. du Cerf, 2008 (ISBN 978-2-204-08674-5)
  • Le secret de la tour de Leynes : roman historique, Orcines, Micoline, 2010 (ISBN 978-2-9534926-1-3)
  • John Knox, réformateur écossais, v. 1513-1572, Paris, Éd. du Cerf, 2013 (ISBN 978-2-204-09888-5)
  • Tous vos désirs, Paris, Vérone éditions, 2018 (ISBN 979-10-284-0500-7)

Artikolo[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • John Knox, Réponse à un jésuite nommé Tyrie (1572). Traduction, introduction et notes, La Revue réformée, t. XXVIII, n° 109, 1977/1.
  • Le hillélisme : projet de solution de la question juive, Lazare Louis Zamenhof ; Clermont-Ferrand : Association des publications, Faculté des lettres et sciences humaines de l'Université Blaise-Pascal, 1995
  • Premier coup de trompette contre le gouvernement monstrueux des femmes : 1558, John Knox ; Paris, Champion, 2006 (ISBN 2-7453-1374-6)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Valeur pédagogique de l’étude de l’espéranto (HTML). SAT-Amikaro. Alirita 2016-09-26.
  2. Pierre Janton – Auteur. Franca Nacia Biblioteko. Alirita 2016-09-26.
  3. (eo) Janton kun Le Pen, Heroldo de Esperanto, p. 2, n-ro 6 (2018), 22 aprilo )12 majo 2002.