Pierre Michaux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Michaux
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1813 (1813-06-25)
Morto 9-an de januaro 1883 (1883-01-09) (69-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Infano Ernest Michaux
Okupo
Okupo inventistoentreprenisto
vdr
Ernest Michaux kaj la Michaudine velocipedo.

Pierre MICHAUX (Bar le Duc, 25-a de junio de 1813 - Parizo, 1883) estis franca forĝisto kaj fabrikisto de pecoj por kaleŝoj kaj unu el ĉefaj disvolvigintoj de la biciklo kun pedaloj. Kun sia filo Ernest, li estis inventisto de la moderna biciklo en 1861.[1] Aliaj fontoj indikas, ke tiu rolo povas esti same atribuita al Pierre Lallement.

En 1868 li formis partnerecon kun la fratoj Olivier laŭ sia propra nomo, Michaux et Cie ("Michaux kaj kompanio"), kiu estis la unua entrepreno kiu fabrikis biciklojn kun pedaloj je granda skalo, nome maŝino kiu tiam estis nomata velocipedo aŭ "Michaudine".[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://inventors.about.com/library/inventors/blbicycle.htm Alirita la 27an de Aprilo 2018.
  2. Michaudine[rompita ligilo]