Pierre Peytier
Pierre Peytier | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de septembro 1793 en Genestelle |
Morto | 1-an de januaro 1864 (70-jaraĝa) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Alma mater | Franca Politeknika Lernejo ![]() |
Okupo | |
Okupo | geografo pentristo kartografo ![]() |
Pierre PEYTIER aŭ plennome Jean Pierre Eugène Félicien PEYTIER (n. la 15-an de oktobro 1793 - m. en 1864), foje nomata Eugène Peytier, estis franca oficiro, geografo, inĝeniero, kartografo kaj pentristo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Pierre Peytier eniris la Francan Politeknikan Lernejon en 1811, kie li akiris sian diplomon. Poste li estis integrita en la topografian servon de la franca armeo en la korpuso de inĝenieroj-geografoj en 1813. Li estis promociita al la rango de leŭtenanto en 1817, poste kapitano en 1827.
En la Pireneoj (1825)
[redakti | redakti fonton]
Inĝeniero-geografo kaj geodeziisto, li estis unu el la unuaj geodeziaj oficiroj taskigitaj en 1825 pri la triangulado de la Pireneoj por establi la precizan mapon de Francio, kune kun sia kolego Paul-Michel Hossard. Pro la postuloj de la servo kaj kune kun la oficiroj Corabœuf kaj Testuhe, li estas ankaŭ rigardata kiel unu el la unuaj pireneistoj.
Li plenumis la unuan montogrimpon de la pireneaj pintoj Palas, Balaïtous kaj Saint-Barthélemy. Tiuj veraj atingoj tute ne estis rimarkitaj tiam, kaj multaj postaj grimpantoj, kredante, ke ili atingis tiujn grimpadojn la unuaj, trovis spurojn de la paso de la geodeziistoj. Tio okazis al la esploristo Charles Packe, kiam li atingis la supron de la pinto Balaïtous.
Grekio
[redakti | redakti fonton]Kapitano Pierre Peytier, de la topografia servo de la franca armeo, jam estis invitita al Grekio de ĝia guberniestro Ioannis Kapodistrias, kiam ĉi-lasta venis al Parizo en oktobro 1827 por peti la francan registaron sendi konsilistojn kaj armeajn oficirojn por organizi la armeon de la nove fondita Greka Ŝtato (dum la greka milito de sendependiĝo). Sekve, laŭ la rekomendo de la Franca Milita Ministerio, Peytier kaj tri aliaj oficiroj alvenis en Greklandon por trejni junajn grekajn inĝenierojn, kiuj entreprenus mezurajn projektojn, dum Peytier mem devis desegni la planojn de la urbo Korinto kaj mapon de la Peloponezo.