Pierre Puvis de Chavannes
| Pierre Puvis de Chavannes | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Aliaj nomoj | Chavannes, Pierre Puvis de • De Chavannes, Pierre Puvis |
| Naskiĝo | 14-an de decembro 1824 en Liono |
| Morto | 24-an de oktobro 1898 (73-jaraĝa) en Parizo |
| Tombo | cimetière de Champagnat (fr) |
| Lingvoj | franca |
| Ŝtataneco | Francio |
| Alma mater | Liceo Henri-IV |
| Subskribo | |
| Familio | |
| Edz(in)o | Marie Cantacuzène (mul) |
| Amkunulo | Marie Cantacuzène (mul) |
| Parencoj | Alexandre Jordan (mul) Camille Jordan (mul) |
| Okupo | |
| Okupo | pentristo fotisto vidartisto |
| Verkoj | The Poor Fisherman Young black boy with a sword Jeunes Filles au bord de la mer |
Pierre Cécile PUVIS de CHAVANNES [pjɛʁ pyvi də ʃavan] (n. la 14-an de decembro 1824 en Liono, Rhône ; m. la 24-an de oktobro 1898 en Parizo) estis franca pentristo, postimpresionisto, konsiderata la pioniro de simbolismo en pentrarto. [1] Kiel artisto de monumenta arto, li kreis specialan artan stilon. La verkisto Émile Zola nomis lian verkadon "arto kreita el racio, pasio kaj volo". [2]
Lia verkado estas ĝenerale konsiderata simbolisma hodiaŭ, sed tio ŝajnas pridubinda ĉar ĉi tiu arta movado estis fondita de multe pli juna generacio. Li kreis multajn bildstablajn pentraĵojn kaj ankaŭ ampleksajn murpentraĵojn por publikaj konstruaĵoj.
Li estis la prezidanto kaj kunfondinto en 1890 de la Société Nationale des Beaux Arts (Nacia Societo de Belartoj). Ekde 1926, la lianoma premio Prix Puvis de Chavannes estas aljuĝata de tiu societo en Parizo, kaj konsistas el retrospektiva ekspozicio de la ĉefaj verkoj de la premiita artisto. Dum la 20-a jarcento, ĉi tiu ekspozicio okazis ĉe la Granda Palaco aŭ ĉe la Musée d'Art Moderne.
Puvis de Chavannes estas konata pro siaj freskoj, kiuj ankoraŭ videblas en la Hôtel de Ville en Parizo kaj Poitiers, la Sorbonne, kaj la Panteono de Parizo, kaj en Usono, en la Bostona Publika Biblioteko, Masaĉuseco. Liaj pentraĵoj sur kanvaso troveblas en multaj usonaj kaj eŭropaj galerioj. Kelkaj el liaj verkoj estas:
- Morto kaj la Virgulino
- La sonĝo
- La malriĉa fiŝkaptisto
- Meditado
- Maria Magdalena ĉe Sankta Baume
- Sankta Genevieve
- Espero
Lia verko estas aprezata de la pentristoj de la Nabis, precipe Maurice Denis, kaj li ankaŭ estis aprezata de simbolismaj poetoj kiel Stéphane Mallarmé kaj Alfred Jarry. Krome, la fruaj verkoj de Pablo Picasso estis influitaj de la verkado de de Chavannes.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Jeune noir à l'épée (Nigra knabo kun glavo) (1850), Musée d'Orsay
-
Le Travail (1863), Musée de Picardie
-
La blankaj rokoj (1869–1872)
-
Espero (1872), Walters Art Museum
-
La sonĝo (1883), Walters Art Museum
-
Ludus Pro Patria (1883), Walters Art Museum
-
La Kanto de la Paŝtisto (1891)
-
La kompatinda Fiŝkaptisto (1881), Musée d'Orsay
-
Studaĵo por Patriotismo (ĉ. 1893)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Brown Price, A., 2010, V1
- ↑ Shaw, J. L., 'Frenchness, Memory and Abstraction: The Case of Pierre Puvis de Chavannes' in Hargrove, J., & McWilliam, N., eds., 2005, Nationalism and French Visual Culture, National Gallery of Art, Washington, Distributed by Yale University Press, New Haven and London, p. 153

