Pierre Robert Olivétan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petrus Olivetanus
(1506-1538)
La Biblio de Olivetano, ankaŭ konata kiel la Biblio de la martiroj aŭ Biblio de la valdanoj, estis unue eldonita en la 4-a de junio 1535 (kvankam ĝi jam estis finita en la 12-a de februaro de tiu jaro), en Neŭŝatelo, Svisio, de la nederlanda presisto Pierre de Wingle.
La Biblio de Olivetano, ankaŭ konata kiel la Biblio de la martiroj aŭ Biblio de la valdanoj, estis unue eldonita en la 4-a de junio 1535 (kvankam ĝi jam estis finita en la 12-a de februaro de tiu jaro), en Neŭŝatelo, Svisio, de la nederlanda presisto Pierre de Wingle.
Persona informo
Pierre Robert Olivétan
Naskiĝo 1506
en Noyon, Oise, Francio
Morto aŭgusto 1538
en Romo, Papaj Ŝtatoj
Religio protestantismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Orleano
Universitato de Parizo
Universitato de Strasburgo
Profesio
Okupo teologo • tradukisto • tradukisto de Biblio vd
Aktiva en ĜenevoNeŭŝatelo vd
Verkado
Verkoj Olivétan Bible vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierre de Wingle Pierre Robert Olivétan (1506-1538) estis franca humanisto, teologo, helenisto, latinisto, hebreisto kaj orientalisto kiu tradukis la Biblion en la francan. Li estis kuzo de Johano Kalvino kaj aĝis nur 32-jarojn kiam li mortis, sed tiu sola verko eternigis lin en la koron de la kristanoj de la mondo. Li estis lernanto de Volfgango Kapito en Strasburgo, Jakobo Stapulenso (1455-1536) kaj Marteno Bucero (1491-1551).

Lia verko kiel predikisto de la reformo kaj tradukisto rezultis en multoblaj inteligentaj pseŭdonimoj por ne akumuli sur lian personon la riskoj pri kondamno. Tiamaniere ke P. Robertus Olivetanus, Robertus Olivetanus, Robertus, Pierre Robert, Pierre Trebor, Kepha, Pierre aŭ Louis (ĉe liaj korespondaĵoj kun la reformistoj), Olivet, Belisem, Belisem de Belimakom, Louis Olivier estas finfine entenataj en la sola aŭtentika letero kiujn la arkivoj de Neŭŝatelo konservas pri li.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Supozeble li naskiĝis en Noyon kaj faris siajn unuajn studojn en Orléans. En 1528 li translokĝis al Strasburgo kie li studis la hebrean kun Marteno Bucero kaj Volfgango Kapito. Li rezignis esti pastoro de la reformita eklezio por esti instruisto, unue en Neŭŝatelo, en 1532 en Ĝenevo kaj ekde 1533 en la valdanaj valoj de la Piemonto.

En Parizo, li studis kun Kalvino, sia kuzo, kaj tie li konatiĝis kun la reformisto Guillaume Farel kaj la sekvantoj de Jakobo Stapulenso. Laŭ Teodoro Beza, li estas la iniciatinto de Johano Kalvino, al kiu li sekvis al Orléans pro la demandoj de la reformo. En 1529, li troviĝas en Ĝenevo kie li iĝis membro de la teamo de Guillaume Farel por disvastigi la ideojn de la protestantaj reformistoj en la Respubliko de Ĝenevo. En 1529, li oficas kiel instruisto en Laŭzano.

Poste, rekomendita de Farel al Boniface Wolfhard, vikario de St. Martin, en Bazelo, por esti dungita kiel instruisto de la urba konsilantaro en Neŭŝatelo, en 1531. En 1532, la Sinodo de la Valdanoj (kiu okazis inter la 12-a ĝis la 18-a de septembro de tiu jaro), kaj kiu kunigis 120 vojaĝantaj predikantoj, apud la vilaĝo Angronja lin komisiis pri la kreado de iu franca traduko de la Biblio. La membroj de la Asembleo ne hezitas investi en la negoco kvanton taksitan en pli ol 800 orkronoj (egalvalora al pli ol mil okcent libroj).

Ĉiuj taksoj indikas ke la mono servis ne nur por la tradukado de la Biblio, sed ankaŭ por ekipi la reformistojn per presejo sendependa de ajna katolika kuratoreco. La sola kondiĉo estis ke Olivetano restu ĉe ili kaj plu laboru kiel profesoro dum la redaktado de la tekstoj. Pierre Olivet plej eble ne ĉeestis la Sinodon de Kanforano. Kontraste kun la latina Biblio tradukita de Stapulenso, en 1523, a versio de Olivetanus estis tradukita el la Hebrea kaj Greka lingvoj.

La korvo kaj la najtingalo[redakti | redakti fonton]

Komence de 1534, Olivetano sin izolis en la Alpoj kaj komencis sian laboron, ĉirkaŭita de libroj, liaj silentaj instruistoj. Lia biblioteko estis la konsumosonĝo de ajna moderna erudiciulo. Ĝi konsistis je siriaj, grekaj kaj latinaj versioj de la Biblio, rabenaj komentoj, kaldeaj gramatikaj libroj, krom multaj aliaj. Plej grave, li havis la kurantan Venecian version (1495) de la originala hebrea teksto de la Biblio.

Olivetano sidis sian interpretadon sur tio, kio oni ordinare nomas la Nova Testamento, sur la franca teksto de Jakobo Stapulenso[1] kvankam la greka teksto establigita de la nederlanda erudiciulo Erasmo de Roterdamo estis konsiderata en multaj okazoj. La prefera vortaro de Olivetano estis malstreĉigi la regadon de la katolikismo. Ekzemple: li preferis "superintendanton" anstataŭ "episkopon", "sekreton" anstataŭ "misteron" kaj "kongregacion" anstataŭ "eklezion".

Por tio, kion multaj nomas Malnova Testamento, Olivetano estis determinita traduki la originalan hebrean tekston vorton post vorto. Li ŝerce diradis ke traduki la hebrean en la francan estis kvazaŭ "instrui la dolĉan najtingalon kanti en la raŭka voĉo de la korvo".

En la hebrea teksto, Olivetano plurfoje renkontis la dian nomon sub la formo de Tetragramo. Li prefere tradukis ĝin kiel "La Eternulo", esprimo kiu poste iĝis pli ordinara en la francaj protestantaj biblioj. Tamen, en pluraj lokoj, li uzis "Jehovon" ĉefe en Eliro 6:3.

En la presejo de Pirot[redakti | redakti fonton]

Pierre de Wingle, kies alia nomo estis Pirot Picard, la presisto de la Biblio, estis reformisto kaj amiko de Farel. Post esti ĉasita en Liono de la Katolika Eklezio, li establiĝis en Neŭŝatelo, Svisio. Kun la mono de la valdanoj, li komencis printi sian "renverseman" materialon kun abundo. Ekzemple, el lia presejo produktiĝis afiŝoj, kiuj kondamnis la katolikan meson, kaj kelkaj el ili venis en la manojn de la katolika reĝo Francisko la 1-a.

Denove, Pierre de Wingle ekmovigis sian presejon - ĉifoje por produktado de Biblio. Por plirapidigi la procezon, teamo de kvar aŭ kvin laboristoj funkciigis ĉiun el la du presiloj ekzistantaj, fiksante la tipojn kaj presante la foliojn. Finfine, en la 4-a de junio 1535 Pierre de Wingle subskribis la paĝon de la presisto en la Biblio de Olivetano. En ĝia antaŭparolo, la tradukinto dediĉis sian verkon al la malriĉaj kredantoj "premitaj kaj punitaj" de la vanaj tradicioj.

La fina rezulto plenumis ĉiujn atendojn. La beleco kaj simpleco de la franca teksto estis plibonigita per la klara, eleganta kaj gotika skribsistemo, dividita en ĉapitroj kaj paragrafoj. Marĝenaj prinotoj atestis la erudicion de la tradukisto. Enkondukaj komentoj, apendicoj, tabeloj kaj poemoj ankaŭ plibonigis la laboron. En la fino de la volumo, eta akrostiko rivelas ke "la Valdanoj, kiuj predikas la Bonan Novaĵon, metas ĉi-trezoron ĉe publika atingo."

La ĉefverko ... kaj la fiasko[redakti | redakti fonton]

Iam malestimita, la verko de Olivetano estas hodiaŭ unuanime agnoskita kiel vera ĉefverko de erudicio. Krom tio, liaj tekstoj plu servis kiel fundamenta apogo por la protestantaj Bibliaj versioj dum tri jarcentoj.

Kvankam ĉirkaŭ mil kopioj de la Biblio de Olivetano estis produktitaj, ili ne vendis bone. Tio okazis ĉar ne ekzistis tiuepoke solida distribua reto kaj ankaŭ pro tio ke la franca lingvo ĝustadire estis trapasanta rapidajn ŝanĝojn. Krom tio, la 5 kilograma volumo ne estis la ideala formato por vojaĝantaj predikistoj kaj kaŝitaj legantoj.

Malgraŭ ke kopio venis en la manojn de Collin Pellenc en Francio, kaj pro tio li estis vivo-bruligita[2], la Biblio de Olivetano verdire estis komerca fiasko. En 1670, preskaŭ unu jarcento kaj duono pli malfrue, iu librovendejo en Ĝenevo ankoraŭ havis kopion por vendo.

Survoje al obskureco[redakti | redakti fonton]

Lia misio estis kompletigita kaj lia sonĝo realiĝis. Poste tio, Olivetano ekiris en la obskurajn kampojn de la anonimeco. Sub hipotezaj nomoj, li reviziis sian Novan Testamenton kaj partojn de la Malnova Testamento. Li ankaŭ sin dediĉis al sia pasio - instruado. Meditema instruisto, li reeldonis sian verkon "Instruado por la junuloj", libro por adoleskuloj provizanta moralajn lecionojn kaj enkondukon al franca legado tute surbaze de la Sanktaj Skribaĵoj.[3]

Olivetano mortis en 1538, estante 32-jaraĝa, plej eble en Romo. Hodiaŭ, malmultaj homoj konscias pri la ĉefa rolo, kiun ĉi-tiu juna erudiciulo el Pikardio plenumis dum la cirkulado de la franca biblio. Lia nomo malofte aperas en la vortaroj, sed la modesta tradukisto restos por ĉiam en la korojn de tiuj kiuj batalas por venigi la parolon de Dio al la homoj de bona-volo.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Instruction des enfans 1533

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Biblio de Jakobo Stapulenso aperis inter 1529 kaj 1532, en Antverpeno.
  2. The Waldensian Way to God
  3. Biblioteca Online da Torre da Vigia