Pierre Waldeck-Rousseau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Waldeck-Rousseau
Persona informo
Pierre Waldeck-Rousseau
Naskiĝo 2-an de decembro 1846 (1846-12-02)
en Nanto
Morto 10-an de aŭgusto 1904 (1904-08-10) (57-jaraĝa)
en Corbeil-Essonnes
Mortis per pankreata kancero vd
Tombo Tombejo de Montmartre vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Opportunist Republicans vd
Familio
Edz(in)o Marie Waldeck-Rousseau vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en Parizo vd
Verkado
Verkoj Q1518852 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierre Marie René Ernest Waldeck-Rousseau, konata kiel Pierre Waldeck-Rousseau (Nantes, 2a de decembro 1846 - 10a de aŭgusto 1904), estis franca politikisto, advokato kaj ŝtatestro, nome la 67a ĉefministro de Francio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elektita deputito en 1879 por la partio Union républicaine, de liberala karaktero, estis nomumita ministro de internaj aferoj dum kelkaj monatoj en la vintro de 1881 fare de la registaro de Léon Gambetta, kaj okupis la saman postenon en la registaro de Jules Ferry sed jam pli porlonge, inter 1883 kaj 1885. Estante ministro, estis unu de la defendantoj de la leĝo por la asoci-libereco por la profesiaj societoj de laboristoj kaj dungantoj voĉdonita en la 21-a de marto de 1884. Post la falo de la registaro Ferry, li revenis al la profesio de la akvokataro ĝis en 1894 li kandidatiĝis kaj estis elektita senatano el Loire. Kandidato en 1895 al la prezidenteco de la Tria Respubliko, li akiris dekomence 184 voĉdonojn kontraŭ 244 por Félix Faure kaj 338 de Henri Brisson, kiu ricevis la apogon de la konservismaj senatanoj opoziciantaj al Waldeck-Rousseau, kvankam en la dua voĉdonado, estis elektita Faure kiel prezidanto.

Waldeck-Rousseau kontribuis al la konstituo de la Bloc republicain kaj estis nomumita al la prezidenteco de la ministraro en la 22-a de junio de 1899, en periodo de politika kaj socia malstabileco kreita de la polemika Dreyfus-afero. Estre de sia registaro, nomita de défense républicaine kiu arigis progresistajn, radikalajn kaj socialistajn respublikanajn gravulojn kiel Gaston de Galliffet kaj Alexandre Millerand, li akumulis la postenojn de ministroj de internaj aferoj kaj de kultoj, defendante la revizion de la Dreyfus-afero kontraŭ la kontraŭsemidaj sektoroj de la armeo kaj de la konservismegaj kaj monarkistaj sektoroj de la Katolika Eklezio. La registaro proklamis la adoptadon de socialaj leĝoj kiel la malpliigo de la labortago al 11 horoj kaj la polemika leĝo de la kontrakto de asocioj, voĉdonita en la 1-a de julio de 1901. Kvankam devena de katolika familia, la adopto de tiu leĝo estis kritikita de la religiaj institucioj. Li estris la maldekstran koalicion kiu venkis en la leĝofaraj balotadoj de 1902, sed malsana pro kancero, devis demisii de sia posteno kaj mortis du jarojn poste. Sukcedis lin en la prezidenteco de la ministraro Émile Combes.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Henry Leyret, Waldeck-Rousseau et la Troisième République (1869-1889), Paris, Librairie Charpentier et Fasquelle, 1908, 474 p.
  • Paul Reynaud, Waldeck-Rousseau, Paris, Bernard Grasset, 1913, 231 p.
  • Pierre Sorlin, Waldeck-Rousseau, Paris, Armand Colin, 1966, 585 p.
  • Jean-Noël Jeanneney, «Waldeck-Rousseau, l'homme qui sauva la République», en L'Histoire, no 262, février 2002, p. 70-74.
  • Benoît Yvert (dir.), Premiers ministres et présidents du Conseil. Histoire et dictionnaire raisonné des chefs du gouvernement en France (1815-2007), Paris, Perrin, 2007, 916 p.