Pieter Brueghel la juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pieter Brueghel la juna
Van Dyck Pieter Brueghel the Younger.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1564 (1564-01-01)
en Bruselo
Morto 10-an de oktobro 1638 (1638-10-10) (74-jara)
en Antverpeno
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Suda Nederlando
Familio
Patro Pieter Bruegel la pliaĝa
Patrino Mayken Coecke
Frat(in)o Jan Brueghel la pliaĝa
Infano Pieter III. Brueghel
Parencoj Jan Brueghel the Younger
Okupo
Okupo pentristo • draftsperson
Verkoj Adoration of the magi
The Good Shepherd
The Return of the Herd
Census at Bethlehem
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Pieter BRUEGHEL (ankaŭ BruegelBreughel)[1] la Juna (en nederlanda: [ˈpitər ˈbrøːɣəl]; inter 23a de majo kaj 10a de oktobro 1564 – inter marto kaj majo 1638) estis flandra pentristo, konata pro nombraj kopioj de verkoj de sia patro Pieter Bruegel la pliaĝa same kiel pro siaj originalaj komponaĵoj. La granda produktaro de lia ateliero, kiu produktis por la loka kaj eksporta merkato, kontribuis al la internacia etendo de la bildaro de lia patro. Temas pri membroj de ampleksa familio de pentristoj.

La impostokolektista oficejo, pentraĵo de Pieter Brueghel la juna, 1640.

Tradicie Pieter Brueghel la Juna estis kromnomita "de helse Brueghel" aŭ "infera Brueghel" ĉar oni supozis, ke li estas la aŭtoro de kelkaj pentraĵoj kun fantastaj priskriboj de fajraj kaj groteskaj bildoj. Tiuj pentraĵoj estas tamen nuntempe atribuataj al lia frato Jan Brueghel la pliaĝa.[2][3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antaŭ 1616 li subskribis sian nomon kiel Brueghel kaj post 1616 kiel Breughel. "Pieter Brueghel (II)" (en nederlanda kaj meznederlanda). Nederlanda Instituto de Arthistorio.
  2. Alexander Wied kaj Hans J. Van Miegroet. "Jan Breughel I." Grove Art Online. Oxford Art Online. Oxford University Press. Web. 11a de julio 2014.
  3. Larry Silver, Peasant Scenes and Landscapes: The Rise of Pictorial Genres in the Antwerp Art Market, University of Pennsylvania Press, 4a de januaro 2012, pp. 154-158