Pieter Jelles Troelstra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pieter Jelles Troelstra
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1860 (1860-04-20)
en Leeuwarden
Morto 12-an de majo 1930 (1930-05-12) (70-jaraĝa)
en Hago
Tombo ĝenerala tombejo de Hago
Lingvoj nederlandafrisa lingvaro
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Regna Universitato de Groningo
Subskribo Pieter Jelles Troelstra
Familio
Patro Jelle Troelstra
Frat(in)o Dirk Jelles Troelstra
Infano Jelle Troelstra
Okupo
Okupo advokatoĵurnalistopolitikistoverkisto • poeto-juristo • juristo • poeto
vdr

Pieter Jelles TROELSTRA (naskiĝis la 20-an de aprilo 1860 en Leeuwarden, mortis 12-an de majo 1930 en Hago) estis nederlanda advokato, ĵurnalisto, frislingva poeto kaj politikisto. En 1894, li kunfondis la Socialdemokratan Laboristan Partion.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Troelstra plenkreskis en la frisa Stiens. De 1882 ĝis 1888 li studis juron ĉe la Regna Universitato de Groningen. Post la studado, Troelstra interesiĝis pri socialismo.

En 1893, Troelstra transloĝiĝis al Amsterdamo, kaj fondis la Socialdemokratan Laboristan Partion kun dek unu aliaj eksmembroj de Socialdemokrata Ligo. En 1897, li estis elektita kiel membro de la Dua Ĉambro de nederlanda parlamento. Troelstra estis fervora kontraŭmonarĥisto. En 1900, li fariĝis ĉefredaktoro de la nova partiĵurnalo Het Volk.

Poste de la Oktobra Revolucio de 1917 en Rusio kaj samtempe de la Novembra Revolucio de 1918 en Germanio, Troelstra opiniis, ke ankaŭ Nederlando pretis por socialisma socio. La 12-an de novembro 1918, li anoncis al sia tuta kunparlamentanaro ke socialismo alvenis kaj ke ili devis transdoni la ŝtaton al la socialistoj. La parlemento voĉdonis ke ne, kaj ankaŭ la plejparto de nederlandaj loĝantoj vere ne volis socialistan revolucion. Ĉi tiu malsukceso historiiĝis kiel la Eraro de Troelstra. Poste, Troelstra iom post iom retiriĝis de politiko.

Troelstra mortis je 70 jaroj. Lia funebron je la 16-an de majo 1930 vizitis inter 35 000 kaj 40 000 adorantoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1881: Fryske Brilloftswille
  • 1881: Oan 'e Sédyk
  • 1881: Wiersizzer fan âlde Foekje fan Heech
  • 1881: It jonge Fryslân
  • 1885: Fij, Lútsen!
  • 1886: Nei de Stoarm
  • 1886: Nij Frysk Lieteboek
  • 1909: Rispinge
  • 1910: Fen Liet en Libben
  • 1927-1931: Gedenkschriften

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]