Saltu al enhavo

Pietro Bracci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pietro Bracci
Persona informo
Pietro Bracci
Naskiĝo 16-an de junio 1700 (1700-06-16)
en Romo
Morto 13-an de februaro 1773 (1773-02-13) (72-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Papa Ŝtato Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo skulptisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Romo vd
Verkado
Verkoj Pope Clement XII Corsini vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pietro BRACCI (1700 — 1773) estis itala skulptisto kiu laboris ene de la malfrua baroka stilo.

Li naskiĝis en Romo kaj estis metilernanto ĉe Giuseppe Bartolomeo Chiari kaj Camillo Rusconi.

Kelkaj el liaj verkoj estas jenaj:

  • La plej fama eble estas la kolosa Oceano (post 1759) de la Fontano de Trevi, Romo, kie li devis sekvi modelon el gipso de Giovanni Battista Maini, kiu mortis antaŭ plenumi la marmoran verkon. Finigis tiun projekton Nicola Salvi (1763 - 1766); la flankaj statuoj estas de Filippo della Valle.
  • Li skulptis la figurojn por la tombo de Benedikto la 14-a (1763-1770) en la Baziliko Sankta Petro, finkompletigita per la helpo de lia disĉiplo Gaspare Sibilia.
  • Verkoj por la kapelo de Klemento la 12-a (Corsini) en Laterano (1732).