Pietro Lorenzetti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pietro Laurati
(1280-1348)
"Madono de la sunsubiro" (Madonna dei tramonti), fresko pentrita en la Baziliko de Sankta Francisko, en Asizo, (1330).
"Madono de la sunsubiro" (Madonna dei tramonti), fresko pentrita en la Baziliko de Sankta Francisko, en Asizo, (1330).
Persona informo
Naskiĝo ĉ1280
en Siena, Respubliko de Sieno
Morto ĉ1348
en Siena, Respubliko de Sieno
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per pesto [#]
Lingvoj itala [#]
Ŝtataneco Respubliko Sieno [#]
Familio
Gefratoj Ambrogio Lorenzetti [#]
Profesio
Okupo pentristo [#]
Aktiva en Sieno [#]
Aktiva dum 1295–1348 [#]
Verkado
Verkoj The Road to Calvary ❦
The Capture of Christ ❦
Risen Christ [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Pietro Lorenzetti estis siena pentristo kaj pli maljuna frato de Ambrogio Lorenzetti (1290-1348). Konsento ke ambaŭ viroj estis fratoj baziĝas sur enskribo el publika hospitalo kiu antaŭ longe estis detruita. Sur la fasado de la siena hospitalo vidiĝas serio da freskoj montrantaj diversajn stadiojn en la vivo de Maria, patrino de Jesuo.

Ĉi freskoj, datitaj el 1335, enlistigas Pietro-n kaj Ambrogio-n kiel du artistojn kaj identigas la artistojn kiel fratoj. Ĉar la nomo de Pietro aperas unue, oni supozas ke Pietro estas la plej maljuna.[1] Unu el la unuaj verkoj de Pietro kiu povas datiĝi kun certeco temas pri pentraĵo por la retablo en la "Preĝejo de Pieve", en Arezzo, centra urbo de Italio.

En la 17-a de aprilo, 1320, Pietro subskribis kontrakton por komponado de ne malpli ol 19 paneloj. La centra pozicio sidas la Madono kun la Infano akompanata je bildoj de pluraj sanktuloj laŭ la flankaj paneloj kaj ia Anunciacio pli supre al la Madono kaj la Infano.

Ĉi tiu verko ilustras unu el la ĉefaj zorgoj de Pietro, la emocia stato de liaj figuroj. En la centra parto, la Kristo Infano feliĉe rigardas sian patrinon; kaj la sanktuloj, ĉiu el kiuj estas enfermita en aparta arkaĵo, turnas sin unu al la alia, kvazaŭ ili interparolas. Laŭŝajne Ambrogio kaj Pietro mortis pro la pesto, en 1348. Per iliaj mortoj, la periodo je kultura kreskado en Sieno venis al la fino.

Madono kun Sankta Francisko kaj Johano la Baptisto, fresko en la Baziliko de Sankta Francisko, Asizo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj