Pietro Nardini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pietro Nardini
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1722 (1722-04-12)
en Livorno
Morto 7-an de majo 1793 (1793-05-07) (71-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala
Ŝtataneco Grandduklando de Toskanio
Okupo
Okupo komponisto • aldviolonisto
vdr

Pietro NARDINI (12a de Aprilo, 1722 – 7a de Majo, 1793) estis itala komponisto kaj violonisto, transira muzikisto kiu laboris laŭ tradicioj kaj de Baroko kaj de Klasikismo.

Nardini naskiĝis kaj studis en Livorno kun Giuseppe Tartini. Li translokiĝis al Germanio kie li aliĝis al la kortega kapelo en Stuttgart, kie li iĝis dirigento en 1762. Tamen, li abandonis siajn taskojn tie en 1765 por iĝi Kapellmeister (kapelestro), en 1770, de la Granda Duko de Toskanio en Florenco.

Kiel amiko de Leopold Mozart, li atestis la alvenon de Wolfgang Amadeus Mozart en lia unua vizito al Italio kaj liaj klopodoj trovi vivtena posteno en 1770–1771.