Pietro da Cortona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pietro da Cortona
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1596 (1596-11-01)
en Cortona
Morto 16-an de majo 1669 (1669-05-16) (72-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo pentristo • arkitektokonstruestro • desegnisto
Verkoj Caesar Giving Cleopatra the Throne of Egypt
Romulus and Remus Sheltered by Faustulus
Allegory of Divine Providence and Barberini Power
vdr
Sankta Luko kaj Sankta Martina. Kupolo de Pietro da Cortona.

Pietro da Cortona, kies aŭtenta nomo estis Pietro Berettini (aŭ Berrettini) (Cortona, 1a de novembro 1596Romo, 16 de majo 1669) estis itala pentristo kaj arkitekto.

Pietro de Cortona apartenas al la komenca periodo de la Baroko. Li estas konata ĉefe pro sia laboro en la kampo de la freskoj dekoraciaj kaj de la pentrarto. Dum la papado de Urbano la 8-a (el kiu li faris portreton), estis unu de la ĉefaj artistoj tiam establitaj en Romo, kun Bernini kaj Borromini. Li estas la ĉefa reprezentanto de la dekoracia arto de la centra Baroko, superante artistojn antaŭajn kiel Giovanni da San Giovanni kaj konkurencantojn kiel Giovanni Lanfranco.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carrassat, P. F. R., Maestros de la pintura, Spes Editorial, S.L., 2005. ISBN 84-8332-597-7, pág. 120-123
  • Rudolf Wittkower, Arte y Arquitectura en Italia: 1600-1750 Ediciones Cátedra, Madrid (2007) ISBN 978-84-376-2409-9