Saltu al enhavo

Pigmea bucero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pigmea bucero

Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Buceroformaj birdoj
Familio: Buceredoj
Genro: Lophoceros
Specio: Pigmea bucero L. camurus
Lophoceros camurus
(Cassin, 1857)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Tockus camurus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Pigmea bucero[1] - latine Lophoceros camurus - estas specio el la klaso de birdoj. Ĝi estas el la ordo de Buceroformaj birdoj kaj familio de Buceredoj (latine Bucerotidae), kaj estas unu el du aŭ ĝis ok specioj de la genro latine nomata Lophoceros.

Ĝi estas disvastigita tra la afrika tropika pluvarbaro. Tems pri zono laŭlonge de la Golfo de Gvineo el Gvineo orienten ĝis suda Niĝerio kaj poste el Suda Kameruno suden ĝis norda Demokratia Respubliko Kongo kaj plej nordorienta Angolo.

Temas pri tipa bucero aŭ kornbekulo kun malhela kapo, gorĝareo kaj supraj partoj kaj blankaj malsupraj partoj. Plej distinga trajto estas la brilruĝa larĝa beko kun nigraj pinto kaj preskaŭ la tuta makzelo. Sur la pli larĝa supra maksilo estas la tipa kornokresto. Mankas la blankaj kapomarkoj de parencaj samgenranoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]