Pigmento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pigmento estas substanco, kiu enestas sub tre fajna formo en la haŭto (aŭ histo) kaj donas al ĝi apartan koloron.

Pigmento estas la komuna nocio por la koloraĵoj, troviĝantaj en la ĉeloj de la plantaj kaj bestaj ĉeloj. La plej konataj pigmentoj en la plantaj ĉeloj estas la verdaj (klorofiloj) kaj flavaj (karotenoidoj) pigmentoj, en la bestaj ĉeloj la melaninoj.

Pli ĝeneralsence, pigmento[1] estas kolora substanco, ĝenerale konsistanta el tre fajnaj grajnoj, uzata por fari farbojn, kaj ne solvebla en la liganto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pigmento en PIV [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]