Pigoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pigoj estas paseroformaj birdoj de la familio de Korvedoj. La plej konataj specioj estas tiuj de la genro Pica. Sed ankaŭ aliaj genroj estas kutime nomataj kiel pigoj.

Eŭropa pigo, Pica pica, unu el la plej konataj de la pigoj

Specioj

Holarktaj (blankonigraj) pigoj

Orientaj (bluverdaj) pigoj

Blua pigo

Aliaj pigoj

La Nigra pigo, Platysmurus leucopterus, spite sian nomon, ne estas pigo, sed arbopigo. Arbopigoj estas distinga grupo de korvedoj ekstere similaj al pigoj.

La Aŭstralia pigo aŭ Flutopigo, Gymnorhina tibicen, estas rimarkinde senmakula, kun nigroblanka plumaro rememoriga de la Eŭropa pigo, sed ĝi ne estas korvedo.