Pigro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Parabolo de la tritiko kaj de la malfekundo, 1624, de Abraham Bloemaert. La "pigraj kamparanoj" dormas anstataŭ labori, reprezentante la pekon de pigro.

Pigro, maldiligentecomallaboremo estas unue el la sep gravegaj pekoj en kristana morala tradicio, partikulare ene de katolikismo, referante al mallaboremo.

Pigro estas difinita kiel spirita aŭ emocia apatio, neglektante kion Dio diris, kaj estante kaj fizike kaj emocie neaktiva. Ĝi povas esti ankaŭ ĉu absoluta malakcepto aŭ simple senzorgo en la plenumado de la propraj devoj, ĉefe spiritaj, moralaj aŭ leĝaj. Pigro povas ankaŭ indiki dekadencon pro manko de uzado, koncerne personon, lokon, aĵon, kapablon, aŭ netuŝeblan idealon kiu postulo eltenemon, rafinadon, aŭ subtenon por pluigi ekzistadon.

Religia rigardo koncerne la neceson labori por elteni socion kaj planon kaj laboron de Dio sugestas ankaŭ, ke pere de neaktiveco, oni invitas la deziron peki. "Ĉar Satano trovas iun petolon daŭre por neaktivaj manoj." ("Kontraŭ Neniofarado kaj Petolo" de Isaac Watts).

En Filokalio, la vorto Deprimo estas uzata anstataŭ pigro, por la persono kiu falas en en deprimitecon kaj perdos intereson en vivo. Maldiligento ne estas konsiderita flata en multaj tradicia kutimaro. Ankaŭ en politiko kaj historio de ideologio (socialismo) analizo de pigro kiel sinteno de laboristoj aŭ de dungantoj estas pridiskutitaj el diversaj vidpunktoj kaj al diversaj konkludoj (vidu la verkon "Rajto al pigro").

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]