Pikarda franca dialekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
pikarda
Picard
Areo kie estas parolata la pikarda
Areo kie estas parolata la pikarda
lingvo • moderna lingvo • superdialekto
Lingvoj de oïl
Parolata en Francio (Pikardio), Belgio
Parolantoj 700 000
Denaskaj parolantoj ???
Skribo latina alfabeto
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 sen valoro
  ISO 639-2 pcd
  ISO 639-3 pcd
  SIL PCD
  Glottolog pica1241
Angla nomo Picard
Franca nomo picard
Vikipedio
vdr

La Pikarda dialekto de la franca lingvo (kelkfoje nun nomata "chtimi") estis parolata (kaj nun iomete plu restas kiel nuraj spuroj) en la regiono Pikardio, la departementoj Nord, Pas-de-Calais, Somme, parto de Oise kaj Aisne kaj eĉ parteto de Seine-Maritime kaj ankaŭ malgranda parto de Belgio ĉirkaŭ Tournai.
Dum la mezepoko, la pikarda posedis, kiel aliaj francaj dialektoj, literaturon uzitan ĉefe de Adam de la Halle kaj Conon de Béthune .

Dum la 19-a jarcento kelkaj aŭtoroj provis revivigi la dialekton, kiu estis nura popola idiomo, kiel beletran lingvon, pere de kanzonoj, poemoj, rakontoj, treatraĵetoj. Tiu ĉi emo ne tute malaperis en la 20-a jarcento, sed iĝas malpli kaj malpli, ĝenerale reduktita al komikaĵoj, dum la efektiva ĉiutaga uzo de la dialekto malaperadas. Homoj parolantaj centprocente ĝin estas nun ege raraj, pli ofte oni aŭdas homojn en kies normfranca lingvaĵo intermiksiĝas spuroj de la pikarda.


Listo de pikardlingvaj aŭtoroj

Ekzemplo de Pikarda dialekto

PIKARDA

Nou patois, ch'est l'manière qu'in dit nou contes
Ch'est de l'façon-là qu'in parlot tout l'mont'.
Ch'est l'langache ed'nou vieux, ed'nou z'aïeux
Et croïez-meu, y a pas d'quoi n'n'ête honteux!
........
Nou patois i cante comme el'vint d'ichi,
Et chà ne s'comprind qu'avec des amis.
In l'parlot déjà à l'récréation
Pou faire bisquer ch'clerc et ses punitions.

(aŭtoro: Guy Dubois)

Prononchelpo

nu patŭa, ŝe l'manjer' k'i~ di nu ko~t'
ŝe de lfaso~ la ki~ parlo tu l'mo~t.
E kroje mÖ, j'a pa dkŭa n'n'et' o~tö!
....
nu patŭa i ka~t' kom el vi~ d'iŝi,
e ŝa nÖ skompri~ k'avek de zami
I~ l'parlot deĵa à l'rekreasio~
Pu fer biske ŝkler e se punisio~.
)

NB: ~ montras nazan vokalon

Franclingva traduko

Notre patois, c'est la manière dont nous disons ce qu'on a à dire
C'est de cette façon-là qu'on parlait nous tous.
C'est la langue de nos vieux, de nos aïeux
Et croyez-moi, il n'y a pas de quoi en être honteux!
......
Notre patois il chante comme le vent d'ici,
Et ça ne se comprend qu'avec des amis.
On le parlait déjà à la récréation
Pour faire bisquer le maître et ses punitions.

Esperantlingva traduko

Nia loklingvo, jen la maniero per kio ni diras niajn aferojn.
Tiel parolis ni ĉiuj.
Jen la lingvaĵo de niaj maljunuloj, de niaj prauloj,
Kaj kredu min, ne indas honti pri tio!
..........
Nia loklingvo kantas tiel kiel la ĉi-loka vento,
Kaj tio kompreniĝas nur kun amikoj.
Ni parolis ĝin jam dum la lernejpaŭzo
Por spiti la instruiston kaj liajn punojn.

Bildoj

Eksteraj ligiloj

Sonekzemploj

http://ches.diseux.free.fr/sons/d85.mp3 (ne trovebla)
ches.diseux.free.fr/diri/dir85.htm (el Retarkivo 2010)
Centre de Ressources pour la Description de l'Oral (CRDO) ( http://www.language-archives.org/language/pcd )