Pikareska romano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lazarillo de Tormes laŭ Francisco de Goya.

La pikareska romano estas literatura rakonta ĝenro en prozo de tipo pseŭdomembiografia tre tipa de la hispana literaturo, kvankam ĝi elpasis al la eŭropa literaturo. Ĝi naskiĝis en la jaroj de transiro inter la Renesanco kaj la Baroko dum la tiel nomata Hispana ora epoko.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

La pikareska romano naskiĝis kiel parodio de la tro idealismaj rakontoj de la Renesanco: epopeoj, kavaliraj libroj, kortezama novelo, paŝtista novelo... La forta kontrasto kun la socia realo generis kiel ironia respondo kontraŭnovelojn de kontraŭheroa karaktero ĉefrolulitaj de kontraŭĉevaliroj kiuj amis kontraŭdamojn en landoj kiuj, kiel Hispanio, montris krudon kaj mizeron de la socia realo de la malriĉigitaj hidalgoj, la mizeraj senhereduloj kaj la marĝenitaj konvertitoj antaŭ la ĉevaliroj kaj la pliriĉigitaj elamerikaj elmigrintoj kiuj vivis en alia realo kiu estis rigardita nur super ties altaj ŝultroj.

En Hispanio la ĝenro deprenis la moralan, socian kaj religian esencon de la ĉiutaga kontrasto inter la du klasoj, nome tiu de nobeluloj kaj tiu de servistoj. Dum la 17a jarcento ekmalaltiĝis kaj degradiĝis la hidalgeco kaj Don Kiĥoto aŭ la malriĉa hidalgo kiun servas Lazarillo estas ekzemploj de tiu fenomeno en la hispana literaturo. Pikaro estas sentaŭgulo, fripono, ruzulo kiu devas lerte agadi por akiri manĝaĵon kaj eĉ klopodi kreskiĝi laŭ socia hierarkio, tiu pikaro internaciigis sian nomon ekde Hispanio; li estas vaganta kontraŭĉevaliro en milito aŭ «epopeo de malsato» pere de krudela ruza mondo, kie oni survivas nur danke al la fraŭdo kaj trompo kaj kie ĉiu espero de socia ascendo estas iluzio; la vagado de Pablos aŭ Guzmán konsistigas la ironian kontrapunkto de la kuraĝaj ĉevaliroj ĉefroluloj de la antaŭ novelaro. Lazarillo de Tormes (1554) estas la komenco de kritiko de hegemoniaj valoroj de honoro kaj hipokrito kiu atingos pinton kaj gravon per la Primera parte de Guzmán de Alfarache (Unua parto de G.A.)(1599), de Mateo Alemán.

Kovrilpaĝo de unu de la eldonoj de 1554 de la Lazarillo de Tormes

La karakteroj de tiu ĝenro estas la jenaj:

1. La ĉefrolulo estas pícaro [pIkaro] (pikaro), de tre malalta socia rango kaj posteulo de senhonoraj gepatroj aŭ malferme marĝenigitaj aŭ deliktuloj. Kiel kontraŭheroo, la pikaro rezultas kontrapunkto de la ĉevalira idealo. Li intencas plibonigi sian socian kondiĉon, sed por tio li uzas ruzon kaj kontraŭleĝan agadon kiel trompo aŭ fraŭdo. Li vivas for de la kodo de la honoro propraj de la altaj klasoj de la socio de sia epoko kaj lia libereco estas lia posedaĵo, sed krome li havas ofte ankaŭ pentan konsciencon.

2. Strukturo de falsa membiografio. La pikareska romano estas rakontita laŭ unua persono kvazaŭ la ĉefrolulo, pentinta pekisto kaj kontraŭheroo, estus la aŭtoro kaj rakontus siajn proprajn aventurojn por intenco moraligi, komence pri sia genealogio, mala al la supozebla stirpo de ĉevaliro. La pikaro aperas en la romano laŭ duobla vidpunkto: kiel aŭtoro kaj kiel aganto. Kiel aŭtoro staras en la estanteco kaj rigardas la pasintecon por rakonti agadon kies finon li antaŭscias.

3. Determinismo: kvankam la pikaro kloopdas plibonigi sian socian kondiĉon, li ĉiam malsukcesas kaj ĉiam estos pikaro. Pro tio la strukturo de la pikareska romano estas ĉiam malfermita. La rakontitaj aventuroj povus pludaŭri senfine, ĉar ne eblas evoluo ŝanĝonta la historion.

4. Moraliga kaj pesimisma ideologio. Cĉiu pikareska romano estas rakontita ekde fina vidpunto de seniluziiĝo; la vivo de la pikaro estus granda «ekzemplo» de diboĉ konduto kiu, sisteme, rezultas punata. La pikareska romano estas tre influita de la religia retoriko de la epoko, bazita multfoje, sur la predikado de «ekzemploj», per kiuj oni rakontas la maltaŭgan konduton de individuo kiu, fine, estas punita aŭ pentiĝas.

5. Satira intenco kaj survoja strukturo. La socio estas kritikita en ĉiuj siaj tavoloj, tra kiuj la ĉefrolulo vagadas laŭ survoja strukturo laŭ kiu li eniras al servo de po elemento reprezenta de ĉiu tavolo. Tiele la pikaro ĉeestas kiel privilegia spektanto al la hipokrito de siaj povaj mastroj, kiujn li kritikas ekde sia kondiĉo de senheredulo ĉar ili ne estas modeloj de tio kio ili devus esti.

6. Realismo, eĉ naturalismo kiam oni priskribas kelkajn el la aspektoj plej malagrablaj de la realo, kiu neniam aperos kiel idealigita sed kiel trompo aŭ seniliziiĝo. Malsato estas la celo de ĉiu ago de la rolulo. En la unua ekzemplo de la ĝenro, Lazarillo suferas pli kaj pli da malsato, kvankam teorie li supreniras al pli altaj kategorioj. Kiel ekzemplo de realismaj malagrablaĵoj rilate malsato, Guzmán de Alfarache devos manĝi omeleton faritan el ne tiom freŝaj ovoj ĉar li sentas la formiĝontajn ostojn de la kokido. Ekzemplo de aliaj realismaj malagrablaĵoj, li mem estas frapita enlite kaj fekas pro timo; matene ellitiĝo fariĝas malagrable.

Evoluo de la ĝenro[redakti | redakti fonton]

La pikareska elemento estis konstanto en la universala literaturo. Ĝi aperas en Satirikono de Petronio Arbitro, en La ora azeno de Apuleo kaj en aliaj klasikaj verkoj, sed ankaŭ en la Mezepoko pere de la goliarda literaturo unu el kies reprezentantoj en Hispanio estas Juan Ruiz, Arcipreste de Hita, per sia Libro de Buen Amor; la arabaj maqamat faritaj ĝenro fine de la 10a jarcento de la persa Al Hamadani; la francaj fabliaŭ; la novelo en verso Espill (Spegulo, 1460), de la valencia Jaume Roig; la folkloraj aventuroj de la ruza mezepoka kamparano Till Eulenspiegel kolektitaj unuafoje en 1515 en germana antologio, probable bazita sur originalo pli antikva el la Malsupra Saksio; en Giovanni Boccaccio kaj en la Arcipreste de Talavera Alfonso Martínez de Toledo, en La Celestina de Fernando de Rojas kaj ĉefe en ties sekvoj, inter kiuj elstaras tiu de Feliciano de Silva; en la membiografioj kaj biografioj de krimuloj studitaj de Parker, en La lozana andaluza de Francisco Delicado, ktp. Sed la modela evoluo de la ĝenro en Hispanio estas la jena:

Aliaj verkoj similaj, sed kiuj ne kunhavas ĉiujn la karakterojn de la ĝenro, estas Rinconete y Cortadillo de Miguel de Cervantes, El diablo Cojuelo de Luis Vélez de Guevara, La varia fortuna del soldado Píndaro (1626) de Gonzalo de Céspedes y Meneses, las kortegaj noveloj kun pikareskaj nuancoj Las harpías de Madrid y coche de las estafas (1631), La niña de los embustes, Teresa de Manzanares, Aventuras del bachiller Trapaza kaj tie sekvo La garduña de Sevilla y anzuelo de las bolsas (1642) de Alonso de Castillo Solórzano, Los antojos de mejor vista de Rodrigo Fernández de Ribera, El castigo de la miseria de María de Zayas y Sotomayor; kaj tre proksimaj al la ĝenrismo estas Antonio Liñán y Verdugo per sia Avisos y guía de forasteros que vienen a la corte (1620) kaj El día de fiesta por la tarde de Juan de Zabaleta, kiuj priskribas serion de netaŭguloj de la madrida socio tiuepoka; pli membiografia ol pure pikareska estas la Vida (Vivo) de Diego de Torres y Villarroel. Hispanamerikaj ekzemploj de la hispanlingva pikaresko estas El Periquillo Sarniento (1816), de José Joaquín Fernández de Lizardi, kaj El lazarillo de ciegos caminantes desde Buenos Aires hasta Lima (Gijón, 1773), rakonto de pikareskaj elementoj komponita de Concolorcorvo, pseŭdonimo de Alonso Carrió de la Vandera (1715–1783).

Eŭropa pikaresko[redakti | redakti fonton]

La hispana pikareska romano influis eksterordinare sur la eŭropa romanaro de sia tempo, kiu unue imitis ĝin (kiel ekzemple, en la Vivo de Jack Wilton (1594) de la angla Thomas Nashe (1567–1601), aŭ en La komika romano (16511657) de la franca Paul Scarron, aŭ La hispano de Brabanto (1617), de la nederlanda Gerbrand Adriaensz Bredero (1585-1618) aŭ Vera historio de Isaac Winkelfelder kaj Jobst von der Schneid, de Nikolaus Ulenhart (aperita en la sama volumo de la traduko al la germana de Lazarillo de Tormes en 1617), por poste krei ankaŭ aŭtentajn majstroverkojn de la ĝenro, ekzemple, The Fortunes and the Misfortunes of the Famous Moll Flanders (1722) de Daniel Defoe, aŭ The History of Tom Jones, a Foundling (1749) de Henry Fielding; aliaj gravaj verkoj estis La aventuroj de Roderick Random (1748) kaj Peregrine Pikle (1751), de Tobias George Smollett, el la angla literaturo; estas, aliflanke, pikareskaj elementoj en la fama La vivo kaj la opinioj de Tristram Shandy, sinjoro (1759–1767) de Laurence Sterne.

En Germanio la majstroverko estis, krom la antaŭaĵo de la legendoj ĉirkaŭ la pikaro Till Eulenspiegel, kolektitaj unuafoje en 1515, La aventurema Simplicius Simplicíssimus (1669), de Hans Jakob Christoph von Grimmelshausen, kiu verkis ankaŭ aliajn pliajn verkojn de la ĝenro, el kiuj elstaras Die Ertzbetrügerin and Landstörtzerin Courasche (1670), feminisma pikareska romano.

En Francio, krom la menciitaj verkoj de Paul Scarron, oni konsideras, ke la majstroverko de la ĝenro estas Histoire de Gil Blas de Santillane (4 vol., 1715–1735), de Alain René Lesage.

Aktuale oni povus diri, ke kelkaj ekzemploj de la nomita pripolica krimliteraturo alproksimiĝas al la pikareska romano kaj reaktualigas saijn literaturajn temojn ege forte.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alonso Zamora Vicente, Qué es la novela picaresca. Bonaero: Columba, 1962.
  • Marcel Bataillon, Le roman picaresque (1969).
  • Marcel Bataillon, Novedad y fecundidad del Lazarillo de Tormes. Salamanko: Anaya, 1968.
  • Américo Castro, Perspectiva de la novela picaresca. Madrido, 1935. (En lia Hacia Cervantes, Madrido, Taurus, 1957)
  • Víctor García de la Concha, Nueva lectura del Lazarillo: el deleite de la perspectiva, Madrido, Castalia, 1993.
  • Fernando Lázaro Carreter, Lazarillo de Tormes en la picaresca, Barcelono, Ariel, 1978.
  • José Antonio Maravall, La literatura picaresca desde la historia social, Madrido, Taurus, 1986.
  • Marcelino Menéndez Pelayo, Orígenes de la novela en España. Madrido: Consejo Superior de Investigaciones Científicas, 1943.
  • Enrique Moreno Báez, Lección y sentido del Guzmán de Alfarache. Madrido, Consejo Superior de Investigaciones Científicas, 1948.
  • Mireya Suárez, La novela picaresca y el pícaro en la literatura española. Madrido, 1926.
  • Claudio Guillén, The anatomies of roguery. A comparative study in the origins and nature of picaresque literature, Novjorko kaj Londono: Garland Publishing Inc., 1987.
  • Claudio Guillén, «Luis Sánchez, Ginés de Pasamonte y los inventores del género picaresco», en VV. AA. Homenaje a Rodríguez-Moñino, Madrido, Castalia, 1967, I, pp. 221-231.
  • Francisco Rico, La novela picaresca y el punto de vista. Barcelono: Seix Barral, 2000.
  • Alexander Augustine Parker, Los pícaros en la literatura: la novela picaresca en España y Europa (1599-1753) Madrido: Gredos, 1971.
  • Ángel Valbuena Prat, La novela picaresca española. Madrido, Aguilar, 1943
  • Alberto del Monte, Itinerario del romanzo picaresco spagnolo. Florenco, Sansoni, 1957; tradukita kiel Itinerario de la novela picaresca española. Barcelono: Lumen, 1971.
  • Rafael Benítez Claros, Existencialismo y picaresca. Madrido: Editora Nacional, 1958.
  • Frank Wadleigh Chandler, La novela picaresca en España. Madrido: La España Moderna, 1913.
  • Joseph L. Laurenti, Ensayo de una bibliografía sobre la novela picaresca española. Madrido: CSIC, 1968.
  • Joseph L. Laurenti, Estudios sobre la novela picaresca española. Madrido: CSIC. 1970.
  • Jenaro Tálens, Novela picaresca y práctica de la transgresión. Madrido: Júcar, 1975.
  • Enrique Tierno Galván, Sobre la novela picaresca y otros escritos. Madrido: Tecnos, 1974.
  • F. Cabo Aseguinolaza, El concepto de género y la literatura picaresca. Universidad de Santiago de Compostela: Servicio de Publicaciones e Intercambio Científico, 1992.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]