Pikdrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pikdrato
Detalo de pikdrato
Detalo de hoka drato aŭ "razilklinga pikdrato"

Pikdrato estas drato garnita per pikiloj ofte uzata kiel barilo. Se homobesto provas trapasi ĝin, tiu estas vundita, kaj tial verŝajne ne provos denove.

Historio

Unuaj eksperimentoj fabriki ion similan al pikdrato komencis en la jaro 1867. Unu el aŭtoroj de tiuj ĉi unuaj eksperimentoj estis Lucien B. Smith el Ohio en Usono, kiu sian pikdraton lasis patenti la 25-an de junio. Pikiloj estis kreitaj per najloj en lignolameloj alfiksitaj al drato. Sed tiu ĉi realigo ne taŭgis por seria produktado.

La unuan pikdraton simila al tiu, kiu estas uzata hodiaŭ, lasis patenti en sekvanta jaro Michael Kelly. Lia patento konsistis en tio, ke sur unu el duopo el dratoj estis treditaj en regulaj distancoj pikiloj (eltonditaj el lado) per formo ŝajnigata diamanton (de tie tiu ĉi drato ankaŭ ricevis nomon) kaj poste ambaŭ dratoj estis torditaj kaj la pikiloj estis enfiksitaj per tio en siaj lokoj. Tiu ĉi maniero estis uzata ĝis la jaro 1874 (ĝis hodiaŭ ĝi estas videbla en Usono en kelkaj lokoj).

En ekspozicio en Ilinojso en la jaro 1873 ekspoziciis sian pikdraton Henry M. Rose. Tiu ĉi maniero, patentita en majo de la sama jaro, estis rilate al realigo tre simila al la pikdrato de Smith. La patento mem estis ja nenia kontribuaĵo, sed esenca estis tio, ke ĝi vekis intereson de tri vizitintoj de la ekspozicio: de Joseph Glidden, Jacob Hais kaj Isaac Ellwood. Ĉiu el ili havis imagon ankaŭ eĉ pri tio, kiel fiksi pikilojn rekte al la drato. Ĉiu el ili iris tra sia propra vojo, sed la pikdrato baldaŭ „kunigis“ ilin.

Legendo komenciĝas ĉe Glidden, kiam lia edzino Lucinda postulas barigi la ĝardenon. Glidden en malnova kafmuelilo produktas per fleksigado de drato kaj per sekvanta forpinĉado pikilojn, kiujn li poste surigas sur la draton, kiun li tordigas kun alia drato en malnova akrigilo simile kiel Kelly. Por tiu ĉi pikdrato – pli malfrue konata kiel „Venkinto“ – Glidden akiras patenton la 24-an de novembro de 1874. Surbaze de tiu ĉi patento Glidden kaj Ellwood fermas „amikecon“ kaj komune ili fondas The Barb Fence Company.

La sukceso de Glidden evoluis „pikdratan“ febron. Estis donita pli ol 570 patentojn kaj oni povus kunkalkuli pli ol 1 500 specoj de pikdratoj. Malgraŭ tio Glidden profitis kun sia produktaĵo grandan monon.

Vidu ankaŭ