Pikit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pikit
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 9409
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 67 024  (2020) [+]
Loĝdenso 111 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 3′ N, 124° 40′ O (mapo)7.05124.66666666667Koordinatoj: 7° 3′ N, 124° 40′ O (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Areo 604,61 km² (60 461 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Pikit (Filipinoj)
Pikit (Filipinoj)
DEC
Pikit
Pikit
Situo de Pikit

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pikit, Cotabato [+]
vdr

Pikit - tagaloge Bayan ng Pikit - estas kvinaklasa urbego (municipo) en Filipinoj, en insulo de Mindanao, en regiono SOCCSKSARGEN, en provinco Kotabato. Pikit havas 42 distriktojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pikit situas for de la maro en la insulo[1]. Midsayap troviĝas 21, provinca ĉefurbo Kotabato (urbo) 50, Dabao 102, General Santos 118, Cagayan de Oro 154, Cebuurbo 372, ĉefurbo Manilo 929, Kezonurbo 935, Baguio 1131 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko la hispanoj konstruis fortikaĵon en 1893. Pli frue tie etendiĝis Sultanlando de Magindanao, sed la indiĝenoj konis ĝin "Malasiquit". La hispanoj post kelkaj jaroj evakuis la fortikaĵon, kio malfermis la vojon al la fina usona okupado en 1902. Pikit oficiale estis fondita en 1913, la unuaj loĝantoj venis el insulo Cebu. Pliaj homoj venis en 1918 el Luzono, sed ili alvenis proprakoste kaj ne laŭ senpaga ŝtata trafiko. En 1928? Pikit ricevis la statuson municipa distrikto. En 1935 vojo inter inter Kotabato-Davao estis konstruita tra Pikit. Inter 1942 kaj 1945 la japanoj regis. En 1949 Pikit iĝis regula komunumo. La tiel nomata Pikit-milito inter islamaj separistoj kaj filipina armeo okazis en Pikit komence de 2003. En la malfruaj 2000-aj jaroj la municipo atingis la internacian statuson urbego (pli granda, ol cent mil). En 2014 bombo eksplodis en preĝejo, 3 homoj mortis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Pikit estas agrikultura urbego, kie oni kultivas precipe maizojn kaj kokosojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Pikit havas trairan vojon, kie Midsayap estas facile alirebla.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Pikit situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 333 mm (tio estas malpli pro la montoj). En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 22-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans