Saltu al enhavo

Pikrajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamuflita Urogymnus asperrimus

Pikrajoj[1] (scienclatine Myliobatiformes) estas la plej specialiĝinta el la kvar ordoj de rajoj. Ili loĝas ĉefe en la tropikaj, subtropikaj, kaj moderaj zonoj de ĉiuj oceanoj. Al ĉi tiu ordo apartenas la konataj mantarajoj, kvankam mankas al ili pikilo, kaj la sudamerikaj Potamotrygonidae, la sola dolĉakva familio de kartilagaj fiŝoj.

Pikrajoj havas multajn karakterojn komunajn kun Rajiformes kaj antaŭe inkludiĝis en ĝi.[2] La ŝlosilaj malsamoj ĉe pikrajoj estas la unulobaj ventraj naĝiloj, la manko de vostmeza dorno, kaj kutima manko de dorsa naĝilo.[2] La kapo, pugo kaj brustaj naĝiloj formas larĝan kaj romban, ovalan aŭ triangulan korpan diskon. Pro sia plateco ili povas kamufli sin kuŝante sur la marfundo.[2] Pikrajoj krome havas pikajn dornojn laŭ la bazo de la vosto, kaj kutime grandajn brustajn naĝilojn tute kunkreskintaj kun la kapo (krom aglorajoj).[3] Ĉe iuj specioj, kiuj forlasis la marfundon, la brustaj naĝiloj fariĝis larĝaj organoj, per kiuj la rajo kvazaŭ flugas tra la akvo. La radioj de la brustaj naĝiloj situas ĝis la pinto de la muzelo.

La vosto estas longa kaj dika ĝis tre maldika kaj vipforma, kaj portas segilecajn dornojn[4].[2] Vosta naĝilo, kiel la dorsa, mankas aŭ estas tre malgranda. Sur la supra faco de la vosto, la plej multaj specioj havas unu aŭ plurajn longajn, segilformajn venenajn pikilojn. La pikilo estas modifita dentoskvamo ĉirkaŭkovrita de venena histo, kaj uziĝas nur por defendo. Ĉiam mankas elektra organo. La haŭto estas nuda aŭ kovrita de malgrandaj dentoskvamoj. La nazotruoj situas proksime unu al la alia.

Kompare al aliaj rajoj, pikrajoj havas grandan cerbon. Ili ne havas ripojn. La skapolo kaj la kunkreskinta antaŭa parto de la vertebraro konektiĝas per globartiko. Ĉiuj krom la sesbranka pikrajo (Hexatrygon bickelli) havas kvin brankajn fendojn sur ĉiu flanko. Ili estas ovvivnaskaj.

Sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La pikrajoj klasifikiĝas en dek du vivantaj familioj kun pli ol 25 genroj kaj pli ol 210 specioj:

Subordo Zanobatoidei

Subordo Myliobatoidei Compagno, 1973

Antaŭ ol esti apartigitaj en Myliobatiformes, la pikrajoj inkludiĝis en Rajiformes. Ne estas tute klare, ĉu Zanobatidae estas klasifikenda en Myliobatiformes aŭ en Rhinopristiformes.

Kladogramo

[redakti | redakti fonton]

Filogenio de la familioj de Myliobatiformes:[7]

Myliobatiformes

Zanobatidae




Hexatrygonidae




Gymnuridae




Urolophidae




Dasyatidae




Myliobatidae




Aetobatidae




Mobulidae



Rhinopteridae








Potamotrygonidae




Plesiobatidae



Urotrygonidae








Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ van Hertrooij, Frank. 2019. "La patkukoj de la maro". Scivolemo.
  2. 1 2 3 4 Stingrays: Species (en-US). Alirita 2025-03-28 .
  3. ↑ Ebert, David A.; Bigman, Jennifer S.; Lawson, Julia M. (2017-01-01), Larson, Shawn E.; Lowry, Dayv, eds., "Chapter Two - Biodiversity, Life History, and Conservation of Northeastern Pacific Chondrichthyans", Advances in Marine Biology, Northeast Pacific Shark Biology, Research and Conservation Part A (Academic Press) 77: 9–78, doi:10.1016/bs.amb.2017.07.001, PMID 28882216, https://www.sciencedirect.com/science/article/abs/pii/S0065288117300068, retrieved 2025-03-28
  4. ↑ Stepanek, Rica. (2011) A review of the evolution of potamotrygonid freshwater stingrays (Chondrichthyes, Myliobatiformes).
  5. ↑ Giuseppe Marramà, Eduardo Villalobos-Segura, Roberto Zorzin, Jürgen Kriwet und Giorgio Carnevale. 2023. The Evolutionary Origin of the durophagous Pelagic Stingray Ecomorph. Palaeontology. DOI: 10.1111/pala.12669
  6. ↑ Abdelmajid Noubhani und Henri Cappetta: Revision des Rhombodontidae (Neoselachi, Batomrphii) des bassins a phosphate du Maroc. Palaeovertebrala 23 (1–4), 1994, S. 1–49
  7. ↑ Türtscher, Julia, k. al. 2025. "Insights into stem Batomorphii: A new holomorphic ray (Chondrichthyes, Elasmobranchii) from the upper Jurassic of Germany". PLOS One 20(1): e0310174.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]