Piktoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Piktoj estis konfederacio de triboj kiuj loĝis en la oriento kaj la nordo de la nuna Skotlando dum la malfrua ferepoko kaj la frua alta mezepoko. Oni pensas ke ili estis Keltoj. Ili loĝis norde de la riveroj Forth kaj Clyde, kaj parolis la piktan. Ilia vivmanero kaj kulturo estas konkludita per fortikaĵoj nomitaj broch, Brita nomo de lokoj kaj Piktaj ŝtonoj. La Piktoj estas konsiderataj kiel la idoj de la Caledonii.

Kenneth la 1-a, Cináed mac Ailpín (skotgaele: Coinneach mac Ailpein) aŭ Kenneth MacAlpin (naskiĝis en 810 kaj mortis la 13-an de februaro 858 estis reĝo de la Piktoj kaj laŭ la tradicio estas konsiderata kiel la unua reĝo de la Skotoj. Giric mac Dúngail (skotgaele: Griogair mac Dhunghail; naskiĝis ĉirkaŭ 832 en Skotlando kaj mortis en 889), konata en la angla lingvo simple kiel Giric estis reĝo de la Piktoj aŭ de Alba de 878 ĝis 889.