Temas pri tre unukolora bruna kolombo, kun nigra beko kaj hela ĉirkaŭokulo. La Pikuja grundokolombo estas 18 cm longa kaj pezas 42 ĝis 59 g. La frunto kaj gorĝo de la nomiga plenkreska masklo estas blankecaj kun mallarĝa nigra strio antaŭ la okulo. Ĝiaj krono kaj nuko estas grizaj kiuj iĝas brungrizaj sur la ŝultroj, dorso, pugo kaj centraj vostoplumoj. La faldita flugilo prezentiĝas rozecsablokolora kun du blankaj strioj borditaj per nigra. La kolo kaj brusto estas rozecgrizaj kaj la ventro blanka. La plenkreska ino estas pli senkolora kun malpli rozkoloro. Tiuj diferencoj estas malfortaj al la homa okulo, sed ekzistas signifaj diferencoj en transviola reflektado, al kiu birdoj estas kreditaj sentemaj. La junulo estas pli senkolora kaj bruna ol la plenkreskuloj. La supraj partoj kaj flugilo de C. p. strepitans estas pli grizaj ol tiu de la nomiga, kun malpli rozkoloro.