Pilbara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La regionoj IBRA, kun Pilbara ruĝe.
Nordo de Pilbara sude de la teritorio.

Pilbara estas granda, seka, malmulte loĝata regiono en la nordo de Okcidenta Aŭstralio. Ĝi estas konata pro siaj aboriginaj popoloj, ties antikvaj pejzaĝoj, la ruĝa tero, ties ampleksaj mineralaj kuŝejoj, partikulare de fero kaj kiel grava biodiverseca loko por subtera faŭno.[1] Ĝi estas unu el la naŭ regionoj de la Regional Development Commissions Act 1993, kaj estas ankaŭ bioregiono laŭ la Provizora Biogeografia Regiono-klasifiko por Aŭstralio (IBRA).[2][3]

La regiono havis ĉirkaŭkalkulitan populacion de 48,610 loĝantojn en 2010.[4][5] Pilbara kovras areon de 502,000 km2,[6] kio inkludas kelkajn el la plej antikvaj rokformaĵoj el la Tero. Ĝi inkludas pejzaĝojn de marbordaj ebenaĵoj kaj montaroj kun klifoj kaj gorĝoj. La ĉefaj setlejoj de la regiono estas Port Hedland, Karratha, kaj Newman.

La areo estas konata pro siaj kuŝejoj el nafto, natura gaso kaj fero, kio kontribuas grave al la ekonomio de Okcidenta Aŭstralio. Krom minado, paŝtado kaj fiŝkaptado kaj turismo estas la ĉefaj industrioj.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. S.A. Halse, M.D. Scanlon, J.S. Cocking, H.J. Barron, J.B. Richardson kaj S.M. Eberhard (2014). “Pilbara stygofauna: deep groundwater of an arid landscape contains globally significant radiation of biodiversity”, Records of the Western Australian Museum Supplement 78, p. 443–483. 
  2. Environment Australia . “Revision of the Interim Biogeographic Regionalisation for Australia (IBRA) and Development of Version 5.1 - Summary Report”. Alirita 2007-01-31.. 
  3. IBRA Version 6.1 data
  4. Australian Bureau of Statistics (31 March 2011)Regional Population Growth, Australia, 2009–10 - Western Australia. Alirita 28a de Aŭgusto 2011.
  5. Rangelands - Overview - Pilbara. Australian Natural Resources Atlas. Department of Sustainabililty, Environment, Water, Population and Communities (27a de junio 2009). Alirita 28a de Aŭgusto 2011.
  6. Regional Development Australia Pilbara. Alirita 28a de Aŭgusto 2011.
  7. Department of Health: Pilbara. Government of Western Australia (19a de Januaro 2011). Alirita 28a de Aŭgusto 2011.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sharp, Janet, kaj Nicholas Thieberger. (1992). Aboriginal languages of the Pilbara Region: Bilybara. Wangka Maya Pilbara Aboriginal Language Centre, Port Hedland, WA.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

21°S 119°E  /  21°S, 119°O / -21; 119 (Pilbara)