Pilea peperomioides

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Pilea peperomioides
Pilea peperomioides Chinese money plant.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantae
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Rosales
Familio: Urticaceae
Genro: Pilea
Specio: P. peperomioides
Pilea peperomioides
Diels
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Pilea peperomioides (patkukplanto) estas planto el la genro Pilea. Tiu genro apartenas al la Urtikacoj (Urticaceae). Pilea peperomioides nature troviĝas nur en Ĉinio, en la monteca areo de la provinco Junano. De tie en la komenco de la 20-a jarcento la skota botanikisto George Forrest (1873-1932) alportis la planton al Eŭropo. La germana botanikisto Friedrich Ludwig Emil Diels (1874-1945) donis al ĝi en 1912 la nomon peperomioides (iom simila al Peperomia).

La planto havas diversajn kromnonojn: patkukplanto, ĉina monplanto, UFO planto, flanpanplanto, misiista planto, elefantorelo aŭ spegulherbo.