Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria (Neratov v Orlických horách)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pilgrimejo Neratov)
Preĝejo en Neratov, la fronto

Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria estas baroka preĝejo el la unua triono de la 18-a jarcento, situanta super vilaĝo Neratov v Orlických horách.

Pilgrimejo[redakti | redakti fonton]

Onidire ĉi tien pilgrimis eĉ kvar mil pilgrimantoj. Miraklan potencon oni atribuadis al graca statueto de Virgulino Maria kaj al fonto, kiu troviĝas proksime de la preĝejo. La populareco de Neratov kreskis, kaj en la jaroj 1723 ĝis 1733 estis ĉi tie konstruita barokstila preĝejo de Ĉielenpreno de Maria Virgulino de rimarkinda arĥitektura kvalito. Ĝi estis farita laŭ planoj de nekonata arĥitekto, eble de Giovanni Battista Aliprandi. La templo fieras per tre impona kompozicio super la valo de Divoká Orlice, malgraŭ ke ĝi estas netradicie orientita en direkto nordo-sudo. Barokstila templo estas ununava kun kruca horizontala projekcio kaj duoncirkle fermita presbiterejo, sur kies flankoj estas kvadrataj ejoj de la kapelo kaj sakristio kun oratorioj en la dua etaĝo. La preĝejo estas 48 metrojn longa, 19 metrojn larĝa kaj 20 metrojn alta. La norda fronto estas konvekse kurbigita inter du turoj oblikve situantaj. Antaŭ la preĝeja fronto estas teraso kun balustrado ankaŭ konvekse kurba, alirebla per dubraka ŝtuparo. Sur la balustrado estis statuoj de sankta Hedvigo, sankta Jozefo, sankta Petro kaj sankta Barbaro.

Preĝejo en Neratov, rigardo de malantaŭe

Katastrofo[redakti | redakti fonton]

Bedaŭrinde la templo estis bruldetruita en la jaro 1945 post trafo de pafaĵo lanĉita de anoj de la Ruĝa Armeo. La incendio detruis tegmenton, lignajn ŝtuparojn en turoj kaj fandis horloĝan maŝinon kaj sonorilon. Riparoj komenciĝis tuj nelonge post incendio, sed pli poste la komunisma reĝimo renovigon de la preĝejo ne favoris kaj en la jaro 1956 estis la laboroj pro manko de mono haltigitaj. La pastro, kiu el propra iniciato organizis savajn laborojn estis arestita. Ankaŭ ĉi tia aktivado estis krimo kontraŭ komunisma reĝimo. Sekve de tio en la jaro 1957 ruiniĝis tramalsekigitaj volboj kaj la preĝejo fariĝis ludilo de kruelaj meteorologiaj influoj. Povra objekto dufoje evitiĝis minacantajn malkonstruojn, en la jaroj 1960 kaj 1973 kaj pli poste jam por malkonstruado feliĉe ne estis mono. Instalaĵo de la templo estis detruita escepte restaĵoj de statuoj el la ĉefa altaro kaj fragmentoj de lignaĵistaj laboroj.

Interno de la preĝejo, fostaro kaj tegmento

Releviĝo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1989 la templo estis listigita kiel kultura memoraĵo kaj komenciĝis laboroj por ĝia savo. La unua pilgrimo post dekoj da jaroj okazis la 15-an de aŭgusto 1990. Ĝiaj ĉeestantoj renkontiĝis antaŭ ruinoj de la preĝejo. La meson celebris Dominiko Duka – tiama episkopo en Hradec Králové, nun ĉefepiskopo en Prago. Venis multaj pilgrimantoj el la Ĉeĥa respubliko, Pollando eĉ el Germanujo. Unu jaron pli poste ili jam estis en la interno de detruita, sed ordigita preĝejo.

De komenco de 90-aj jaroj funkcias en Neratov sub patroneco de la pastro Josefo Suchár Asocio Neratov (oficiale fondita la 11-an de septembro 1992). La Asocio estas nepolitika kaj ĝi difinis al si taskon zorgi pri personoj malpeze mense handikapitaj. La asocio aranĝas ĉiujare pilgrimajn solenaĵojn, aranĝas koncertojn, ekspoziciojn, teatrajn prezentaĵojn, tagfoirojn kaj pluajn aranĝojn. Ĝia celo estas revenigi vivon en iam elloĝigitan vilaĝeton kaj renovigi detruitan pilgrimejon.

Dum dudek jaroj la Asocio Neratov atingis multe da sukcesoj. En kunagado kun la Distrikta oficejo Rychnov nad Kněžnou, per monkotizoj de la Ministerio de kulturo de Ĉeĥa respubliko, la regiono Hradec Králové, la Ĉeĥo-germana Fonduso de Estonteco, la Fondaĵo de Ford Company, la Paroĥa Karitato en germana urbo Hechingen, estintaj germanaj civitanoj de Neratov kaj multe da pluaj donacantoj, favorantoj kaj amikoj la Asocio Neratov kunlaboras ĉe renovigaj laboroj de la preĝejo en la vilaĝo Neratov.

En la jaro 2004 estis renovigita fronto de la templo, oni rekonstruis turojn inkluzive de turhorloĝo kun ciferdisko de diametro 3 metrojn kaj en la jaro 2007 estis la preĝejo denove tegmentita. La fronto simbolas epokon de baroko, plua parto de la preĝejo tamen estas konservata kiel fiksitaj ruinoj. Ankaŭ estis renovigita preĝeja korona kornico. En la jaro 2009 oni sukcesis en la preĝejo renovigi pavimon, ĥorejon kaj finkostruis eniran ŝtuparon. En la preĝejo funkcias hejtsistemo kaj oni komencis rekonstrui oratoriojn. Nun estas konstruata pasiona vojo, kvietzono kaj ordigata spaco ĉirkaŭ la preĝejo kaj paroĥejo. Post pli ol sesdek jaroj estis ĉi tien redonita mirakla graca statueto de la Virgulino Maria de Neratov.

Kultura aktivado[redakti | redakti fonton]

La preĝejo kaj pilgrimejo krom plenumado de siaj religiaj funkcioj estas grava kultura centro de la regiono, kie okazas signifaj koncertoj, prefere de klasika muziko, ekzemple:

De la jaro 2008 la pilgrimajn solenaĵojn oni okazas jam en la preĝejo. En tiu jaro la meson celebris pastro Suchár kaj en la preĝejo violonludis elstara koncentra majstro Jaroslav Svěcený.

Jam de la jaro 2008 en la preĝejo oni regule celebras ĉasistajn mesojn omaĝe al Sankta Huberto. Ĉeestas ĉasistoj en siaj uniformoj kun hundoj kaj eĉ kun cervo, falkdresistoj, trumpetistoj.

Nova jaro komenciĝas per novjara koncerto kaj per "Ĉeĥa meso Kristnaska" de Jakub Jan Ryba. En la jaro 2009 okazis violonĉela koncerto de Mikael Ericsson el Svedujo. Ankaŭ en la preĝejo de Neratov post la sankta meso eksonis Bibliaj kantoj de Antonín Dvořák. En somero de la jaro 2009 muzikis ĉi tie Oboroh kaj ankaŭ kantis Bob Fliedr.

Dimanĉe la 18-an de septembro 2011 violonludisto Pavel Šporcl, fama per sia ekstravaganca kaptuko kaj per blua violono, sed prefere konata kiel elstara virtuoso, violonludis en tute plena preĝejo barokan muzikon de J.S.Bach kaj A. Vivaldi. Venis pli ol 800 aŭskultantojn.

Kantĥoro Corale de gimnazio el urbo Žamberk regule ĉiujare ĉi tie partoprenas la okazaĵojn. La 17-an de novembro 2011 tre konata kantistino Lucie Bílá en la templo scenis per programo Blanka Kristnasko kun piana akompano de Petr Malásek . Venis preskaŭ mil aŭskultantojn. La koncerto per vortoj gvidis pastro el la urbo Lanškroun Zbigniew Czendlik.

Nun sanktaj mesoj okazas en ĉiu dimanĉo.

Pluaj fotaĵoj el la pilgrimejo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Pilgrimejo Neratov en Vikimedia Komunejo