Pilipec

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pilipec ukraine Пилипець, hungare Fülöpfalva estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Miĵgirja.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Miĵgirja en Transkarpatio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Pilipec situas en valo de rojo. Lviv troviĝas je 190, Uĵhorodo je 135 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Akvofalo proksime de Pilipec

La unuamencio pri la vilaĝo okazis en 1463. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Pilipec. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vilaĝservoj estas skiejoj kun aertelferoj, hotelo, skilernejo, kafejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]