Pilisborosjenő
| Pilisborosjenő | |||
|---|---|---|---|
|
katolika preĝejo sankta Vito de 1756
| |||
| vilaĝo en Hungario | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | Meza Hungario | ||
| Departemento | |||
| Distrikto | Pilisvörösvár | ||
| Poŝtkodo | 2097 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 4 431 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 478 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 47° 36′ N, 19° 0′ O (mapo)47.60601111111118.99195Koordinatoj: 47° 36′ N, 19° 0′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 9,27 km² ( 927 ha) [+] | ||
| Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Pilisborosjenő [PIliŝboroŝjenO], germane Weindorf [VAJNdorf], estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario. Ĝi apartenas al la regiono Meza Hungario, al la departemento Pest, kiu komplete ĉirkaŭas la nacian ĉefurbon Budapeŝto, kaj al la distrikto Pilisvörösvár. Laŭ la stato de 2025 en la komunumo vivis 4 431 loĝantoj sur areo de 9,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 478 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Solymár, Budakalász, Csobánka kaj Üröm. La loknomo signifas: Pilisvina-Eŭgeno.

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Poŝtkodo: 2097
- Telefonprefikso: 26
Situo
[redakti | redakti fonton]Pilisborosjenő situas fine de sakovojo, 13 km-ojn for de Budapeŝto. Pilisborosjenő estas ĉirkaŭita de montoj kaj arbaroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frue romianoj kaj avaroj loĝis tie. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Poste germanoj alvenis. En 1946 la germanoj estis deportitaj al Germanio kaj alvenis forpelitaj hungaroj el Transilvanio kaj el Ĉeĥoslovakio. Dum la socialismo kolĥozo pri Fajrero formiĝis. La loĝantaro okupiĝas pri vinkulturo aŭ laboras en Budapeŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Katolika Preĝejo Sankta Vito (Pilisborosjenő) de 1756, poste estis klasikismigita, la turo estas 21 metrojn alta.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Pilisborosjenő naskiĝis aktoro Ödön Bárdi.
- En Pilisborosjenő mortis András Szabó (juristo).
Komunumoj pri Jenő en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Jenő estas unu el la 7 hungaraj gentoj.
| Baranyajenő | Budajenő | Diósjenő | Jászkarajenő | Jenő | Kisjenő | Pilisborosjenő | Somlójenő | Temesjenő |
Vidu ankaŭ: Tiszajenő




