Pilisszántó
| Pilisszántó | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| vilaĝo en Hungario | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | Meza Hungario | ||
| Departemento | |||
| Distrikto | Pilisvörösvár | ||
| Poŝtkodo | 2095 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 2 686 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 168 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 47° 40′ N, 18° 54′ O (mapo)47.66666718.9Koordinatoj: 47° 40′ N, 18° 54′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 15,96 km² (1 596 ha) [+] | ||
| Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Pilisszántó (piliŝsAntO), slovake Santov estas vilaĝa komunumo en Hungario. Ĝi apartenas al la regiono Meza Hungario, al la departemento Pest, kiu komplete ĉirkaŭas la nacian ĉefurbon Budapeŝto, kaj al la distrikto Pilisvörösvár. Laŭ la stato de 2025 en la komunumo vivis 2 686 loĝantoj sur areo de 15,96 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 168 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Csobánka, Pilisszentkereszt, Piliscsév kaj Pilisvörösvár. En la loknomo szántó signifas "pluganto".

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Poŝtkodo: 2095
- Telefonprefikso: 26


Situo
[redakti | redakti fonton]Pilisszántó situas ĉe piedo de montaro Pilis, laŭ traira flankovojo. Urbo Pilisvörösvár estas proksime.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frue romianoj loĝis tie. La hungaroj fondis klostron. La turkoj faris preskaŭ senhoma la vilaĝon, poste slovakoj alvenis. La romkatolika preĝejo konstruiĝis en 1760.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj estas nobeldomo de Baross (baroŝ), kastelo de Orosdy (oroŝdi), kapelo omaĝe al Dipatrino (Beata Damo), fine golgoto kune kun kapelo.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Pilisszántó naskiĝis politikisto János Baross.





