Pilono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
unua pilono en la templo de Iziso, sur la nila insulo Fileo (latine Philae), vidaĵo de nord-oriento
pilono de la ponto Zakim en Bostono

Pilono laŭ PIV kaj Reta Vortaro estas

1-e portalo de antikva egipta templo konsistanta el du baze tre larĝaj turoj kaj intera lintelo[1]: ĉi tiuj kvinetaĝaj pilonoj, kun muroj mallarĝiĝantaj supren, ĉi tiu trietaĝa pordego, kiu kunigis ilin, la skulptaĵoj, kies malgaja fantazio miksis kruelecon kun pieco, faris premegan impreson[2].

2-e alta konstruaĵo kun pendiga funkcio.

  • a) Konstruaĵo fikstenanta la ŝnuregojn de pendoponto[3]: mi ekvidas alian, blankan, gracian ponton, ĉe kies pilono mi prenis ŝian manon la unuan fojon[4]
  • b) Konstruaĵo subtenanta altajn kablojn por fortatensia kurento[5]: estas altaj transport-kostoj kun energio-perdo el la dratoj, kun malbelaj pilonoj[6]

Laŭ Francisko Azorín pilono estas Monumenta enirejo ĉe egiptaj konstruaĵoj defendornamita ambaŭflanke per turoj.[7] Li indikas etimologion el la greka pilon (pordo) kaj de tie la latina pila. Kaj li aldonas la terminon pro-pilono, por pli simpla enirejo, konsistanta el tursimila portalo.[8]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Émile Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
  2. Bolesław Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 6a
  3. Rüdiger Eichholz: Esperanta Bildvortaro
  4. Blazio Vaha: Adolesko, 1987
  5. Plena Ilustrita Vortaro
  6. "Energi-formoj", magazino Juna Amiko, 1996
  7. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 165.
  8. Azorín, samloke.