Piluso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La pilusoj estas fibrecaj proteinaj apendicoj trovitaj sur la surfaco de iuj bakteriaj ĉeloj (familioj Kaŭlobakteracoj, Pseŭdomonadacoj, Enterobakteriacoj kaj sur la sola gram-pozitiva, Corynebacterium renale. Tiu termino estas ofte uzata kiel sinonimo por fimbrio, kvankam iuj esploristoj rekonas diferencon kaj uzas la vorton "piluso" nur por indiki apartan tipon de fimbrio uzata en bakteria konjugado, pli precize nomata "seksa piluso" aŭ "konjugiga piluso".

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La pilusoj kaj fimbrioj devenas de la citoplasma membrano, havas longon inter 0,2-2 µm kaj diametron de ĉirkaŭ 3-10 nm. Ili estas rigidaj cilindraj strukturoj kunmetitaj post multobliĝo de iu proteino nomata pilusino, ĉeestanta je diversaj izoformoj en la diversaj bakteriaj specioj, kiu estas organizita kun helikforma simetrio ĉirkaŭ imaga akso por formi la tuban piluson.

Ĉe la libera fino de la fimbrio aliaj proteinoj nomitaj adhesinoj ĉeestas en varia nombro, ĉiu el kiuj havas sian propran strukturon sufiĉe aparta kaj kompletiga al aliaj strukturoj ĉe la organikaj ĉeloj de aliaj vivantaj organismoj: ĉi tiuj adhesinoj reprezentas la mekanismon per kiu la bakterio povas ligiĝi al la ĉeloj de la gastiganta organismo. Iuj el ili ankaŭ havas la tiel nomata "hemaglutinan propecon", do ili kapablas ligi antigenojn ĉe la surfaco de eritrocitoj formante arojn de eritrocitoj proksime ligitaj inter si (hemaglutinado). Krome, adhesinoj ofte konsistigas regantan antigenon de la bakteria ĉelo, kaj povas reprezenti la celon de specifaj antikorpoj direktitaj kontraŭ tiu patogeno: tamen ili povas esti kaŝitaj, tial protektataj kontraŭ la antikorpa defenda ago, en ĉiuj tiuj bakterioj ekipitaj per bakteria kapsulo.

Fimbrioj[redakti | redakti fonton]

Fimbrioj estas la ankraj organoj de bakterioj, respondecaj pri ilia adhero al proteinaj aŭ polisakaridaj restaĵoj ĉe la ĉela membrano de la gastiganta organismo. Ili ĉeestas en diversaj kvantoj sur la surfaco de malsamaj bakterioj: iu speco de Escherichia coli povas havi inter 100 kaj 300 fimbriojn sur sia membrano, dum en aliaj bakterioj ili atingas milon. La celo de fimbrioj povas konsisti el diversaj substancoj (manozo, N-acetil-galaktozamino, galaktozo, ktp.): Bakterioj sen fimbrioj ne kapablas koloniigi la ĉelojn de alia organismo kaj, sekve, ne estas dotitaj de potenca infektokapablo.

Fimbrioj povas situi ĉe la polusoj de ĉelo, simile al flageloj, aŭ disvastiĝi pli malpli homogene tra la tuta membrano. Ili troviĝas sur kaj Gram-pozitivaj kaj Gram-negativaj bakterioj, kun minimumaj strukturaj diferencoj.

Aparta vario de fimbrioj, ĉeestantaj sur la surfaco de la patogenaj stamoj de Escherichia coli kaj Salmonella spp., estas nomataj "kurli" ĉar ili estas organizitaj laŭ krispa strukturo. Kurlo havas la kapablon ligi sin al proteinoj de la eksterĉela matrico (fibronektino) aŭ al cirkulantaj proteinoj de la homa korpo (plasmino), kaj ĉefe ili kapablas ligi la plej gravan histokongruan komplekson de klaso I (MHC I). Bakterioj kun kurloj povas aliĝi al multaj surfacoj, kaj biologiaj kaj artefaritaj (protezaj materialoj), kaj estigas la formadon de biomembranoj. La proteina strukturo de la kurlo, kurlino, ankaŭ povas esti liberigita en la gastiganta organismo kaj kaŭzi damaĝon je ioma grado pro sia modera toksa agado.

Konjugiga piluso[redakti | redakti fonton]

Seksa aŭ konjugiga piluso, ankaŭ nomata F piluso (F = fekundeco), partoprenas en la procezo de bakteria konjugado, kiu implicas la translokigon de genetika materialo de unu bakterio al alia de la sama specio. Ilia produktado estas perita de plasmido enhavita ene de iuj bakteriaj ĉeloj, la tiel nomata F-plasmido, kiu ankaŭ estas la interŝanĝa materialo inter la du bakterioj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Michele La Placa, Principi di Microbiologia Medica, Bologna, Società Editrice Esculapio, 2006, ISBN 88-7488-013-8.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Flagello (biologia)

Alia projekto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj kaj noto[redakti | redakti fonton]

  • (EN) Pilo, en Enciclopedia Britannica, Encyclopædia Britannica, Inc.
  • Mikrobiologia - Mikrobiologia Portalo: aliru Vikipediajn artikolojn pri mikrobiologio
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pilo (biologia) en la itala Vikipedio.

Ĉelo

Organetoj kaj ĉelaj strukturoj - Aparato de Golgi • Mitota aparato • Centriolo • Flagelo• Citoplasmo • Citosolo • Citoskeleto • Flagelo • Lizozomo • Nuklea matrico • Ĉela membrano • Mitokondrio • Nuklea membrano • Nukleo • Nukleolo • Ĉela parieto • Periplasmo • Peroksisomo • Piluso • Plastido (Kloroplasto) Leŭkoplasto • Endoplasma retikulo • Endomembrana sistemo • Vakuolo • Veziko -

Ĉelaj procezoj -Apoptozo • Ĉela ciklo • Ĉela divido • Endocitozo • Ekzocitozo • Transcitozo • Fagocitozo • Hemperipolezo • Interfazo • Mejozo • Mitozo • Nekrozo • Pinocitozo • Ĉela spirado • Membrana transporto (Aktiva transporto • Pasiva transporto) -

Makromolekula metabolo -DNA-replikado • DNA-regenerado • Transskribo → Proteina sintezo → Faldiĝo