Pinĉado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pinĉado estas simpla formo de man-farita ceramiko produktita el antikvaj tempoj al la nuntempo. La pinĉometodo konsistas en la kreado de ceramikaĵo kiu povas esti ornamcela aŭ utilcela, kaj estis amplekse uzita en diversaj kulturoj kaj epokoj.

Simplaj ujoj kiel bovloj kaj tasoj el argilo de variaj grandoj povas esti formitaj mane uzante metodan pinĉoprocezojn en kiuj la argilaj muroj estas fajnigitaj pinĉante ilin inter la polekso kaj la montrofingro. Ĝi estas baza potfara metodo ofte instruata al infanoj aŭ komencantoj.

La procezo ekas per bulo el argilo. Poleksoj estas metitaj en la interno, kaj poste oni faras rudimentajn murojn per pinĉado kaj turnigado de la poto. La poto estas poste metita sur ebena surfaco por krei same ebenan surfacon, tiel kreante ties bazon. Tiu bazo povas esti farita ruligante tri volvaĵojn kaj kunpremante ilin, kaj poste metante ilin sur la pinto de la poto. Pinĉita, kunpremita argilo povas ankaŭ esti uzita kiel bazo por konstruado de volvopotoj. La bazo de la poto pretas al rompiĝo malpli kiam ĝi estas formita tiel.