Pina de Ebro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pina de Ebro
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50750
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 456  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 29′ N, 0° 32′ U (mapo)41.4889562-0.5260179Koordinatoj: 41° 29′ N, 0° 32′ U (mapo) [+]
Alto 161 m [+]
Areo 309,166451 km² (3 091 6.6 451 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pina de Ebro (Provinco Zaragozo)
Pina de Ebro (Provinco Zaragozo)
DEC
Pina de Ebro
Pina de Ebro
Situo de Pina de Ebro
Pina de Ebro (Hispanio)
Pina de Ebro (Hispanio)
DEC
Pina de Ebro
Pina de Ebro
Situo de Pina de Ebro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pina de Ebro [+]
vdr

Pina de Ebro [PIna DEbro] estas municipo de Hispanio, en la norda parto de la komarko Ribera Baja del Ebro kies ĉefurbo estas Quinto. Ĝi estas en la oriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pina de Ebro estas granda municipa teritorio en la norda parto de la komarko Ribera Baja del Ebro, kie ĝi okupas teritorion norde de tiuj de Quinto, Gelsa kaj Sástago. La areo estas tute ĉe la valo de la rivero Ebro sude kun pli altaj sekaj zonoj ĉe Los Monegros.

La loĝloko Pina de Ebro mem estas je 40 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la maldekstra bordo de la rivero Ebro. Ĝi estas sur 161 msm. La loĝloko mem estas tute inter la ŝoseo N-2 kiu konektas kun Zaragozo en sia flanko de la rivero kaj kun la ŝoseo N-232 transrivere inter Fuentes de Ebro kaj Quinto.

Nordokcidente: Villafranca de Ebro Norde: Monegrillo kaj Castejón de Monegros (Huesca) Nodoriente: La Almolda
Okcidente: Osera de Ebro kaj Fuentes de Ebro Oriente: Bujaraloz
Sudokcidente: Quinto Sude: Gelsa Sudoriente: Sástago

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton. Post la konkero en la 12-a jarcento fare de kristanoj granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultos en ekonomia kaj demografia krizo.

La teritorio de Pina estis konkerita el islamanoj fare de Alfonso la 1-a en 1127. Inter 1134 kaj 1198 estis senjoroj: Jordán, García Ortiz, Gostio, Ortiz Ortiz, Jordán de Pina kaj Martín Pérez de Villel. Ankaŭ militordenoj havis havaĵojn tie, precipe tiu de Sankta Johano de Jerusalemo kun mencio jam de 1184, kaj ankaŭ Templanoj havis posedaĵojn.

Sonorilturo kiel nura restaĵo de la preĝejo detruita dum la enlanda milito.

En 1174 Alfonso la 2-a donis Pina kiel nupta domaco al sia edzino, Sanĉa de Kastilio, kaj same okazis 57 jarojn poste ĉe Jakobo la 1-a kaj lia edzino. Granda inundo en 1259 ege damaĝis la loĝlokon kaj Jakobo la 1-a havigis pli forajn terenojn por rekonstrui novan loĝlokon, kun tiucelan impostoliberigon por du jaroj. En 1350, la nigra pesto —alveninta al Zaragozo fine de 1348—[1]​ senloĝigis proksimajn lokojn kiel El Rebollar, Talavera kaj Mechana del Figueral. En la 15-a jarcento, la estonta reĝo Fernando la 2a, poste konata kiel la Katolika, ripozis en Pina du tagojn antaŭ sia kronigo. En 1492, en Pina oni organizis senjorlandon por Pina, Alcubierre, Monegrillo, Cinco Olivas, Torres kaj Barbués, kiu pluis ĝis 1851.

En 1557, la pesto denove suferigis en Pina, kio ripetiĝos en 1652 kaj 1835. Komence de la Moderna Epoko, la loĝantaro de Pina estis duone kristana kaj duone islama; en 1495 pli ol 40 % de la familioj estis de moriskoj.[2]​ En 1588 okazis amasmurdo de moriskoj en la urbeto, nome de ĉirkaŭ 700 homoj.

Festo en 1863.

Dum la 19-a jarcento, Pina suferis la konsekvencojn de la militoj. En 1808, dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, la urbeto estis okupaciita de francoj. Kaj dum la Unua Karlisma Milito, karlistoj fortikigis la palacon de la Grafoj de Sástago (1836); sed tri jarojn poste la trupoj de la registara Ramón Cabrera atakis la karlistojn, kio rezultis en la bruligo de la palaco. En 1840, Pina estis proviziejo de la centra armeo survoje al la konkero de Morella.

En 1835 oni produktis tritikon, sekalon, maizon, vinon kaj oleon, estis du farunmuelejoj, kelkaj olemuelejoj kaj tri panbakejoj.[3] Fine de la 19-a jarcento Pina havis fervojon kaj la unua trajno trairis la municipon en 1884.

Dum la Hispana Enlanda Milito, en Pina okazis nombraj bataloj. La anarkosindikatisma Kolono Durruti, dum klopodo konkeri Zaragozon, okupis Bujaraloz, La Almolda kaj Osera, kie oni haltigis ĝian avancon; la anarkosindikatistoj restis tranĉeigitaj en Pina de Ebro.

Pina de Ebro demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Laŭlonge de la 20-a jarcento estis ĉiam inter 2 000 kaj 2 500 loĝantoj. Kelkaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Pina de Ebro jam en la 21-a jarcento oni restis ĝis nunaj 2 433 loĝantoj (2022) pro proksimeco al la komunikvojoj de la akso de la valo de Ebro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

El vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun mudeĥara sonorilturo, la ermitejo, la junipero, la ravino kaj naturaj lokoj ĉe la riveroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La peste negra en la península. Julio Valdeón.
  2. «Datos genealógicos de Luceni. II. Antonio J. Emperador Sau.». Arkivita el originalo la 28an de Oktobro 2014. Konsultita la 31an de Oktobro 2014.
  3. Madoz, Pascual (Madrid, 1846-1850). Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar. Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti. Volumen XIII, p. 31.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]