Pinaloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pinaloj
Strobiloj sur branĉo de Pinus monticola
Strobiloj sur branĉo de Pinus monticola
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familioj

Pinacoj Pinaceae
Araŭkariacoj Araucariaceae
Podokarpacoj Podocarpaceae
Sciadopityaceae
Kupresacoj Cupressaceae
Cephalotaxaceae
Taksusacoj Taxaceae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La pinaloj (Pinales) estas ordo en la divizio de pinofitoj, klaso de pinopsidoj, kiu havas en si ĉiujn ankoraŭ vivantajn koniferojn, kaj pro tio la ordo antaŭe portis la nomon Coniferales.

La distingiga trajto estas la reprodukta strukturo konata kiel strobilo; ĝin produktas ĉiuj pinaloj. En la ordo estas ĉiuj vivantaj koniferoj, kiel la cedro, pino, piceo, abio, lariko, sekvojo, cipreso, junipero, kaj taksuso. Iuj fosiliaj koniferoj tamen apartenas al aliaj ordoj en la divizio de la pinofitoj.

Pasintece oni donis al la taksusoj apartan ordon (ordo Taksales), sed lastatempaj geno-esploroj indikas ke la taksusoj estas monofilumaj kun la aliaj koniferoj, kaj oni sekve nun metas ilin inter la pinaloj.

Vidu akaŭ