Pinatubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 15°07′48″N 120°21′00″E  /  15.13°N, 120.35°O / 15.13; 120.35 (Pinatubo) (mapo)
Pinatubo
vulkano
Pinatubo ash plume 910612.jpg
Pinatubo dum la erupcio de 1991
Lando Filipinoj Filipinoj
Insulo Luzono
Provincoj Zambaloj, Tarlako, Pampango
Tipo de vulkano Stratovulkano[1]
Situo Pinatubo
 - alteco 1 486[1] m s. m.
 - koordinatoj 15°07′48″N 120°21′00″E  /  15.13°N, 120.35°O / 15.13; 120.35 (Pinatubo) (mapo)
Lasta erupcio 1993[1]
Situo de Pinatubo enkadre de Filipinoj
Fire.svg
Situo de Pinatubo enkadre de Filipinoj
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Mount Pinatubo

Monto Pinatubo estas vulkano situanta en la centro de la insulo Luzono, Filipinoj, alta 1486 m (1741 m ĝis 1991). En 1991 ĝi ekestis grandan erupcion.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pinatubo estas ano de sinsekvo de vulkanoj, la vulkanaro de Luzono. Pluaj anoj de tiu sinsenkvo estas ne nur en Luzono, sed ankaŭ en etaj insuloj pli norde (ekzemple, la Batana Insularo) kaj en Tajvano.

La vulkanaro de Luzono estas parto de giganta kurba sinsekvo de vulkanoj, la Pacifika fajra rondo, longa ĉirkaŭ 40000 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plejstoceno[redakti | redakti fonton]

La plej antikva historio de Pinatubo, dum la plejstoceno, ne estas ankoraŭ entute konata.

Oni scias ke jam antaŭ 1 miliono da jaroj ekzistis en la loko de Pinatubo pravulkano. Ĝi estis stratovulkano kiel la nuntempa Pinatubo, kaj entenis magmon kun andezito kaj dacito.

Ĉirkaŭ antaŭ 80mil jaroj (aŭ nur antaŭ 40mil laŭ aliaj sciencistoj) grandega erupcio, eble 5 fojojn pli granda ol la erupcio de 1991, detruis la pravulkanon kaj estigis vastegan tavolaron de tofo, geologie nomatan formacio de la tofoj de Inararo.[2][3]

Sur tiuj tofoj formiĝis lafkupolo, la komenco de la nuntempa Pinatubo. Ekde tiam, la geologia strukturo de la vulkano malsimpliĝis: stratovulkano kun postrestaĵoj de lafkupoloj.

Pinatubo kelkajn tagojn antaŭ la granda erupcio de 1991

Holoceno (ĝis 1991)[redakti | redakti fonton]

La unua granda erupcio dum holoceno okazis antaŭ preskaŭ 10mil jaroj. Tiam estis en la loko de Pinatubo granda kaldero. La lasta erupcio antaŭ la 20-a jarcento okazis en la 15-a jarcento. Inter grandaj erupcioj estis kvietaj tempoj longaj jarcentojn aŭ eĉ jarmilojn.[1]

Je la mezo de la 20-a jarcento, Pinatubo estis konusa monto alta 1741m, dense kovrita de tropikaj arbaroj.

La erupcio de 1991[redakti | redakti fonton]

Cindrofalo miksita kun pluvo en urbeto apud Pinatubo en 1991

En 1991, ekde la 15-a de marto, sinsekvo de malgrandaj tertremoj komenciĝis en la areo de Pinatubo. La 2-an de aprilo okazis malgranda erupcio sur la flanko de la vulkano ĝis tiam dormanta. Ekde la 7-a de aprilo, la loĝantoj en cirklo de 10km ĉirkaŭ la vulkanpinto estas postulataj lasi siajn hejmojn.

Areo de la cindrofalo dum la erupcio de 1911 (senrompa linio).

En majo la ellaso de sulfura dioksido kreskis rapide, signo ke la magmo supreniras; post la maksimumo atingita la 28-an de majo, ĝi malkreskas, signo, laŭ multaj fakuloj, ke la gazo ne plu kapablas eliri el la magma kameno kaj la premo grandiĝas, kun la risko de eksplodema erupcio.

Fakte, la 3-an de junio iom da lafo ekforiras, sed tio ne sufiĉas. La 7-an de junio okazas granda eksplodo, estiganta kolonon de cindroj altan 7km. Sed la fakuloj komprenas ke tiuj eventoj estas nur antaŭsignoj de pli granda erupcio. Ankaŭ la loĝantoj en cirklo de 20km ĉirkaŭ la vulkanpinto devas foriri. La postan semajnon eĉ pluaj homoj devas lasi siajn loĝejojn - entute estas pli ol 100mil rifuĝantoj pro la erupcia alarmo.

La 12-an de junio nova plinia erupcio estigas kolono de cindroj alta almenaŭ 19km. La forto de la erupcio grandiĝas ĝis la 15-a de junio, faligante dikajn cindrojn sur pli ol 125mil km² kaj pli maldikajn ĝis Malajzio (3 milionoj da km²). La tuta insulo Luzono estas en la mallumo.

La lago kiu nun anstataŭas lafon en la kaldero kreita en 1991.

Dume, alvenas la tajfuno Yunya, kies pluvoj kune kun la vulkanaj cindroj kreas plurajn laharojn sur la flankoj de Pinatubo.

Post la 15-a de junio, la erupcio iom post iom malfortiĝas kaj finiĝas je la komenco de septembro. La mortoj, malgraŭ la antaŭalarmoj, estas almenaŭ 300; multegaj domoj (pli ol 8000), vilaĝoj kaj kampoj estas detruitaj.

Entute, la erupcio de 1991 ĵetis en la atmosferon ĉirkaŭ 10 km³ de fragmentitaj rokoj kaj cindroj. La vulkan-eksploda indikilo estas 6. La tuta pinto de la monto estis detruita; anstataŭ ĝi ekestis kaldero de 2,5 km, kies bordo estas 250-300 m pli malalta ol la antaŭa pinto.

Pluaj malgrandaj erupcioj okazis en 1992 kaj 1993; poste la vulkano denove endormiĝis, kaj la kaldero iĝis lago.

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Pinatubo (angle). Global Volcanism Program. Smithsonian Institution. Alirita 2019-11-09.
  2. Pinatubo - Eruption Details - Unit Name "Inararo Tuff" (angle). VOGRIPA. Alirita 2019-11-09.
  3. Yueh-Ping Ku kaj aliaj (2008). “Determining an age for the Inararo Tuff eruption of Mt. Pinatubo,based on correlation with a distal ash layer in core MD97-2142,South China Sea”, Quaternary Int.l (en) 178, p. 138–145. doi:10.1016/j.quaint.2007.02.025. Alirita 2019-11-09.. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]