Pincez Tous vos Koras, Frappez les Balafons
La ruĝa leono" · "Le lion rouge" | ||
---|---|---|
Pluku ĉiujn viajn koraojn, frapu la balafonojn Pincez tous vos koras, frappez les balafons Yëngalleen kooraa yi, te jiin ndënd yi | ||
![]() | ||
nacia himno | ||
lando | ![]() | |
kantoteksto | Léopold Sédar Senghor, 1960 | |
muziko | Herbert Pepper, 1960 | |
ekde | 1960 | |
muzika ekzemplo | ||
"Pincez Tous vos Koras, Frappez les Balafons"
| ||
"Pincez Tous vos Koras, Frappez les Balafons" (france, tradukita titolo "Pluku ĉiujn viajn koraojn, frapu la balafonojn", volofe Yëngalleen kooraa yi, te jiin ndënd yi, titolita ankaŭ "La ruĝa leono", "Le lion rouge") estas la nacia himno de Senegalo. Oni oficiale deklaris ĝin nacia himno de Senegalo en 1960, post kiam la ŝtato ekestis post la epoko de franca koloniado.
La teksto estas verkita de Léopold Sédar Senghor, la unua prezidento de Senegalo. La muzikon komponis Herbert Pepper, franca muzik-etnologo kaj komponisto (1918-1990), kiu ankaŭ komponis la nacian himnon de la Centrafrika Respubliko, "La Renaissance". La korao (tipo de harpo) kaj balafono (ligna ksilofono) estas tradiciaj senegalaj muzikinstrumentoj. La himno kutime ludiĝas orkestre en la tonalo E♭-maĵoro.
![]() kvar koraoj (tipo de harpo) |
![]() |
![]() balafono (ligna ksilofono) |
|